Boao-forumo por Azio

Boao-forumo por Azio (ĉine: 博鳌 亚洲 论坛; pinjino: Bó'áo Yàzhōu Lùntán, epo: Boao Forumo por Azio, abr: BFA) estas azia pintkunveno samgranda kiel la Monda Ekonomia Forumo en Davos, Svislando. La Boao-forumo okazas en aprilo ĉiujare en la urbo Bo'ao sur la sudĉina insulo Hajnano. La ĉefsidejo troviĝas en Pekino.

La Boao-forumo por Azio estas neregistara kaj neprofitcela internacia organizaĵo fondita en 2001 kiu celas subteni la disvolviĝon de ekonomia interŝanĝo, interagado kaj kunlaboro en Azio kaj preter ĝiaj limoj. La forumo okazigas ekde 2002 ĉiujarajn altnivelajn kunvenojn kun la partopreno de reprezentantoj de registaroj, komercaj, industriaj kaj sciencaj komunumoj por diskuti pri aktualaj ekonomiaj, sociaj, vivmediaj kaj aliaj problemoj.

Historio redakti

Ĝi estis fondita la 27-an de februaro 2001 de 26 aziaj kaj pacifikaj landoj kaj okazis unuafoje en aprilo 2002.

En 2018, la ĉefaj temoj de la kunveno estis reformoj, malfermiteco, novigo kaj "Unu Zono kaj Unu Vojo".

Membroj redakti

La kreado de la foro estis gvidata de la Ĉina Popola Respubliko kaj fondita de 26 landoj de Azio kaj Aŭstralazio la 27-an de februaro de 2001.

Eksteraj ligiloj redakti