Bobby McFerrin (naskiĝinta la 11-an de marto 1950 en Nov-Jorko), estas kantisto a capella ege influita de ĵazo kaj dirigento. Li estas la filo de la fama solisto Robert McFerrin. Lia kanto «Don't Worry, Be Happy», aperita en la sonbendo de la filmo de 1988 Cocktail ĉefrolita de Tom Cruise, estis la numerounua sukceso en la listoj de Usono. Li kunlaboris ankaŭ kun solistoj kiel la pianistoj de jazo Chick Corea kaj Herbie Hancock kaj la violonĉelisto Yo-Yo Ma kaj kun la Saint Paul Chamber Orchestra. Li estas konata pro posedo de granda voĉa gamo de kvar oktoj kaj pro sia lerteco uzi la voĉon por krei sonefektojn, kiel sia rekreado de baso, kiun atingas per kanto kaj samtempa milda frapado sur sia brusto.

Bobby McFerrin
Persona informo
Naskonomo Robert Keith McFerrin Jr.
Naskiĝo 11-an de marto 1950 (1950-03-11) (74-jaraĝa)
en Manhatano
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Kalifornia Ŝtata Universitato ĉe Sacramento • Lernejo Juilliard • Oberlin Conservatory of Music • Cerritos College • Cathedral High School • Universitato de Ilinojso ĉe Springfield
Memorigilo Bobby McFerrin
Familio
Patro Robert McFerrin
Infanoj Taylor McFerrin • Madison McFerrin
Okupo
Okupo kantistodirigento • ĵazmuzikisto • beatboxer • diskografa artisto • kantoverkisto • universitata instruisto
Verkoj The Voice
Don't Worry, Be Happy
TTT
Retejo http://bobbymcferrin.com
vdr
Bobby McFerrin

En 1987, li kantis la ĉefan temon de la televidserio The Cosby Show kaj de kelkaj riklamaĵoj de la usona televido. En 1993, li kantis la temon de la Rozkolora Pantero en La filo de la Rozkolora Pantero, originala de Henry Mancini.

Diskaro redakti

Sole redakti

Kunlaboraĵoj redakti

  • Bobby McFerrin kun Jack Nicholson, The Just So Stories, 1987
  • Bobby McFerrin kun Chick Corea, Play, 1990
  • Bobby McFerrin kun Yo-Yo Ma, Hush, 1991
  • Bobby McFerrin kun Chick Corea, The Mozart Sessions, 1996

Grammipremioj redakti

  • 1985 "Another Night In Tunisia" kun Jon Hendricks
    • "Plej bonkvalita voĉa vira kantado de jazo"
  • 1985 "Another Night In Tunisia" with Cheryl Bentyne
    • "Plej bonkvalita muzika aranĝo por du aŭ pliaj voĉoj"
  • 1986 "Round Midnight"
    • "Plej bonkvalita voĉa vira kantado de jazo"
  • 1987 "What Is This Thing Called Love"
    • "Plej bonkvalita voĉa vira kantado de jazo"
  • 1987 "The Elephants’ Child" con Jack Nicholson
    • "Plej bonkvalita registrado por geinfanoj"
  • 1988 "Don’t Worry, Be Happy"
    • "Registrado de la jaro",
    • "Kanto de la jaro",
    • "Plej bonkvalita voĉa vira kantado de popmuziko"
  • 1988 "Brothers"
    • "Plej bonkvalita voĉa vira kantado de jazo"
  • 1992 "Round Midnight"
    • "Mejor interpretación vocal de jazz"

Eksteraj ligiloj redakti