Boldizsár Adorján
Boldizsár Adorján [boldiĵAr adorjAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Adorján Boldizsár estis hungara juristo, poeto, bienulo. Lia nobela antaŭnomo estis otrokócsi [otrokOĉi], lia pseŭdonimo estis Ivánfy Malvina, lia edzino estis Emília Lemouton.
Boldizsár Adorján | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 2-an de majo 1820 en Gortva | |
Morto | 13-an de julio 1867 (47-jaraĝa) | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | poeto advokato ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Boldizsár Adorján[1] naskiĝis la 2-an de februaro 1820 en Kisfalud (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Gortva en Slovakio), li mortis la 13-an de julio 1867 en la sama vilaĝo.
Biografio
redaktiBoldizsár Adorján akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1840. Post la diplomo li estis advokato, foje li havis postenon en juĝejo de Pest (urbo). Li ankaŭ verkis poemojn en revuoj (Athenaeum (revuo), Életképek, Pesti-Divatlap). Li apartenis al amika rondo de Sándor Petőfi kaj Mihály Vörösmarty. Depost fiasko de la hungara revolucio de 1848 li havis juran postenon en juĝejo de Rimaszombat. Li edziĝis en 1846, lia edzino naskis 3 gefilojn inter 1852-1854.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Az elfelejtett nő (novelo, 1844)
- Visegrád (poemo, 1845)
Memorigiloj
redakti- poemo de Sándor Petőfi: „Adorján Boldizsárhoz”