Gortva, hungare Gortvakisfalud estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Gortva situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Gortva situas meze de sakovojo, laŭ rojo, laŭ fervojo Fiľakovo-Tornaľa. Rimavská Sobota troviĝas 15 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1326 en formo "Gurtuatu". En la 16-a jarcento pro la turkoj la vilaĝo senhomiĝis, en la 18-a jarcento rehomiĝis. En 1846 incendio okazis. En 1910 loĝis en Gortvakisfalud 411 da homoj, (390 hungaroj, 20 slovakoj, unusola germano). Ĝis Traktato de Trianon Gortvakisfalud apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Gortvakisfalud rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito parto de la hungaroj deportiĝis al Hungario, la restintaj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Gortva 493 da homoj, (273 hungaroj, 142 slovakoj, 67 ciganoj kaj aliaj).

Vidindaĵo redakti

Famuloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti