Boris Antonenko-Davidoviĉ

Boris ANTONENKO-DAVIDOVIĈ (ukraine Борис Антоненко-Давидович) (4-a de aŭgusto 18998-a de majo 1984) estis verkisto, lingvisto, tradukisto kaj spirita patrono de la ukraina intelektularo.

Boris Antonenko-Davidoviĉ
Persona informo
Naskonomo Борисъ Димитриевъ Давидовъ
Naskiĝo 23-an de julio 1899 (1899-07-23)
en Zasullia
Morto 9-an de majo 1984 (1984-05-09) (84-jaraĝa)
en Kievo
Tombo Kyiv Forest Cemetery vd
Lingvoj ukraina vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Alma mater Ĥarkiva Universitato vd
Partio Ukrainian Communist Party vd
Subskribo Boris Antonenko-Davidoviĉ
Profesio
Okupo verkisto • prozisto • tradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Naskiĝis en urbeto Romni. Ekstudis matematikon en Ĥarkiva Universitato (1917). Partoprenis revolucian movadon pro sendependiĝo de Ukrainio (1918-1919). Daŭrigis lernadon (filologion) en Kijiva Universitato. Membro de diversaj literaturaj unuiĝoj (kune kun Valerian Pidmohilnij, Eŭhen Pluĵnik ka). Batalanto kontraŭ rusigo. Post terura malsatego en Ukrainio foriris al Kazaĥio, kie planis kompili kaj eldoni "Kazaĥan antologion" (ukraine) kaj "Ukrainan antologion" (kazaĥe). 1935 - arestita kiel teroristo pro "intenco detrui sovetian ŝtaton". Post dua aresto estis fakte pravigita nur en 1956. 1957 - revenis al Kievo.

Nur en 1920-aj jaroj li publikigis 14 librojn de rakontoj, noveloj, romanoj. Liaj verkoj estas tradukitaj angle, pole, ruse. Por Ukraina antologio fragmenton de lia verko "Morto" esperantigis Ihor Drul.

1991 - laŭreato (postmorte) de la Ŝevĉenka ŝtata premio.