Boris Kotzin

(Alidirektita el Boris KOTZIN)

Boris KOTZIN (naskiĝis en 1887 en Kovno, mortis en 1958 en Moskvo[1]) estis hebrea soveta esperantisto, kaj ĵurnalisto-redaktoro, kaj nevo de L. L. Zamenhof.

Boris Kotzin
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1886 (1886-11-30)
en Kaŭno
Morto 30-an de novembro 1957 (1957-11-30) (71-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Esperantisto numero 6753
vdr

Li estis esperantisto de 1902. Li kunlaboris en Lingvo Internacia kaj aliaj Esperanto-gazetoj, tradukis multajn verkojn de Anton Ĉeĥov, Maksim Gorkij k.a. De 1910 ĝis 1915 Kotzin estis redaktanto de La Ondo de Esperanto kaj verkis multajn recenzojn por ĝi. De 1911 ĝis 1913 li estis vicprezidanto de Moskva Societo Esperantista.

Kotzin verkis la plej kompletan kritikon kontraŭ Ido: Historio kaj teorio de Ido, 1913, kiu aperis ankaŭ en germana traduko en 1915. En 1920 Kotzin enkondukis Esperanton en Soveta Sindikato de Artistoj kaj en ties organo Rabis. Li estis membro de Centra Komitato de Sovetrespublikara Esperantista Unio de 1926 ĝis 1928.

Verkoj

redakti
  • Historio kaj teorio de Ido: Esperanto Kripligita. Eld Librejo Esperanta, Moskvo, 1913.
 
 Multaj malnovaj Esperantistoj ankoraŭ memoras la Idistan fiaskon, kaj eble la pli lastaj varbitoj de tempo al tempo aŭdas flustron pri la supozita konkuranta lingvo internacia. Kaj, dioj! Kiel multaj estas la tiel nomitaj lingvoj internaciaj ? Sed tiu multeco ne estas tute malbone, aŭ eĉ nebone: ĝi ja montras, ke la ideo mem pri lingvo internacia ne nur estis, sed estas

disvastigita. Al la Esperantistoj estas ne necese prediki internaciismon ; sed estas konsilinde (precipe se tiuj estas ardantaj propagandistoj), ke ili ekzamenu kaj konigi [tiel] al si la diversajn abortajn provojn de tiuj, kiuj erare imagas, kiel diris D-ro Zamenhof, ke estas nur bezone nomi siajn verkojn Internacia Lingvo, por ke la tutmonda popolo tuj ĝin alprenu. Kia vantaĵo! La Esperantistoj tre bone scias, ke ilia kara lingvo estas bonega batalilo — la batalo estas nefacila — kaj kvankam la fina venko estas al ili certa, ĝi nur efektiviĝos post multe da jaroj. Do, la Esperantistoj rapidigos sian revon pri la estonteco, se ili ekipos sin per bona informo rilate al la malforteco, kaj malsukceso de tiuj bonintencaj, sed erarantaj homoj, kiuj laboras sur la sama kampo, sed malŝparas la tempon pro la diskutado de bagateloj. Iu filozofo diris, ke la sola afero, kiu neniam progresas estas la progreso! Se tiu sentenco estas neĝusta, estas nedisputeble, ke la progreso, en la senco de plibonigo, devas esti malrapida. Tial ni Esperantistoj devas rapidigi malrapide. La reformistoj suferas je tro da rapideco; kaj inter aliaj aferoj plendas, ke la Esperantista ĵurnalaro ilin ignoras. Sed, ve! La Idistoj devas batali por si mem, kaj ne devus atendi de ni tro da simpatio.

La lingvo de Esperantistoj estas Esperanto : ili havas rajton diskuti pri kiu ajn lingvo, sed kiam oni asertas, ke tio estas devo, ĝi estas absurdaĵo. En la verko, kiun ni havas antaŭ ni, nia konata samideano Boris Kotzin traktas la tutan Idistan aferon, kaj en kia maniero li prezentas sian temon : tion ni lasas al la juĝo de la legontoj. Ni nur permesas al ni diri, ke ni varme rekomendas kaj konsilas, ke ĉiu legantode la B.E. akiru ekzempleron tiel baldaŭ, kiel eble ; se li iam havis dubon pri Esperanto, tiam tiu dubo malaperos. 
— ŜoLom. La Brita Esperantisto - Numero 107, Novembro (1913)

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti