Bostona tea festo (angle Boston Tea Party) estis evento la 16-an de decembro 1773, kiam en bostona haveno loĝantoj alivestitaj kiel indianoj akvenĵetis 342 kestojn da teo, kiujn transportis Brita Orienthinda Kompanio (angle East India Company). Ili protestis per tio kontraŭ plialtigo de imposto por teo, kiun postulis Granda Britio.

Bostona tea festo

Ekzistas Usona mito ke la Bostona Tea Festo temis pri protesto kontraŭ imposta plialtigito. Reale, la kosto de teo malpliiĝis per la Tea Akto de 1773; tiel la Brita Orienthinda Kompanio eblis subtranĉi la koston de 'nigra-merkata' teo en Nordameriko. Kvankam la teo kune kun sia imposto fiksita malpl kostis kontraŭ la Usona teo, laŭ la Townshend-aj Aktoj akcepto de la Tea Akto implicite konsentus al la ideo ke la Brita parlamento rajtus imposti la kolonianojn. Tial, la Bostona Tea Festo staris kontraŭ Britaj impostoj mem, ne necese kontraŭ la teaj impostoj.

La bostona tea festo estis preludo de batalo de usonaj kolonioj kontraŭ Britio, kiu gvidis al sendependeco de Usono.

Vortludante pri la fakto, ke la angla vorto "Party" povas signifi aŭ "Festo" aŭ "Partio", dekstrema fakcio de la Respublikana Partio aktuale nomas sin la Tepartio.