Bottighofen
Bottighofen | |
---|---|
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Kreuzlingen |
Koordinatoj | 47° 38′ 24″ N 9° 12′ 5″ O / 47.64000 °N, 9.20139 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 38′ 24″ N 9° 12′ 5″ O / 47.64000 °N, 9.20139 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2007 |
Areo | 2,4 km² |
Alteco | 396 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8598 |
Komunumkodo | 4643 |
Pri la komunumoRedakti
Bottighofen estas komunumo en la distrikto Kreuzlingen de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 2007 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
GeografioRedakti
Bottighofen situas ĉe la suda bordo de Bodenlago. La komunumo apartenas al la aglomeraĵo de Konstanco-Kreuzlingen.
Najbaraj komunumojRedakti
Bottighofen limas oriente al Kreuzlingen, sude al Lengwil, oriente al Münsterlingen, kaj norde al Bodenlago, je kies alia flanko situas la germanaj komunumoj Konstanco kaj Meersburg (ambaŭ en Baden-Virtembergo).
TrafikoRedakti
Bottighofen disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Kreuzlingen al Romanshorn kaj Rorschach. Bottighofen ankaŭ atingeblas per ŝipo sur la Bodenlago ek de Konstanco.
HistorioRedakti
La unua dokumenta mencio de Bottighofen datiĝas el la jaro 830 kiel Pottinchovum.
Bottighofen estis ek de la fino de Helveta Respubliko en la jaro 1803 ĝis 1993 municipo de la tiama komunumo Scherzingen. Ek de la 1-a de januaro 1994 Bottighofen estas aŭtonoma politika komunumo.