La Braŭia Lingvo, (Brahui (بروہی) aŭ Bravi (براوِ)) lingvo, parolata de la Braŭioj, estas ĉefe parolata en Baluĉistano en Pakistano, sed ĝi estas ankaŭ parolata en Afganio kaj Irano. La redakcio 2005 de Ethnologue raportis ĉirkaŭ 2.2 milionoj da parolantoj, po 90% el kiuj rezidas en Pakistano. En Pakistano ĝi estas ĉefe parolata en la regiono Kalat de Baluĉistano.

Braŭia lingvo
Mapo
natura lingvomoderna lingvo
North Dravidian
Regiono Balochistan
Parolantoj 2,2 miliono (laŭ takso en 1 998)
Skribo Perso-Araba
Lingvistika klasifiko

Dravida
Norda
Dravida
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 brh
  Glottolog brah1256
Angla nomo Brahui
Franca nomo brahoui
vdr

Kvankam ĝi estas Dravida lingvo, ĝi estas peze influita de la Iranaj lingvoj parolataj en la areo, kia la Baluĉa.

La Braŭia estas ofte konsiderata kiel restaĵo de antaŭe pli vasta Dravida lingva familio, pri kiu estas hipotezata ke ĝi reduktiĝis dum invado aŭ migrado de Hindeŭropa popolo dum la Indo-Arja invada migrado. Estis ankaŭ iam-iam hipotezata, ke la Braŭia povus esti rekta heredaĵo de la civilizo de la valo Induso. Tamen, unu poluse kontraŭa vido estas, ke la Braŭioj migris norden al Baluĉistano en la 13-a aŭ 14-a jarcento [1] aŭ ke pli malfrua enmigrado okazis post 1000 p.k.[2]

Piednotoj redakti

  1. Sergent, Genèse de l'Inde
  2. J. H. Elfenbein, "A periplous of the 'Brahui problem'", Studia Iranica 16 (1987), 215-233, citita laŭ `La Lingvoj de Harappa' far Michael Witzel Feb. 2000, p. 1 [1]

Eksteraj ligiloj redakti