Brandon Bruce Lee (1-an de februaro 1965 en Oakland, Kalifornio - 31-an de marto 1993 en Wilmington, North Carolina) estis usona aktoro.

Brandon Lee
Bruce-BrandonLee-Cemetery.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de februaro 1965 (1965-02-01)
en Oakland
Morto 31-an de marto 1993 (1993-03-31) (28-jara)
en Wilmington
Mortokialo unintentional discharge
Tombo Vaŝingtonio
Loĝloko HonkongoLos-Anĝeleso
Ŝtataneco UsonoHonkongo
Alma mater Emerson College • Lee Strasberg Theatre and Film Institute • Chadwick School • Bishop Montgomery High School
Subskribo Brandon Lee
Familio
Patro Bruce Lee
Patrino Linda Lee Cadwell
Frat(in)o Shannon Lee
Okupo
Okupo televida aktoro • filmaktoro • aktoro • luktoartisto • tajboksisto
Information icon.svg
vdr

BiografioEdit

Brandon Lee estis filo de Bruce Lee kaj ties edzino Linda Lee Cadwell, naskiĝinta Emery. Post morto de sia patro- kiam Lee aĝis 8 jarojn-, lia patrino translokiĝis kun li kaj la pli juna fratino Shannon al Los Angeles.

Post mezlernejo, li studis aktoradon ĉe Emerson College en Boston kaj ekaktoris ĉe la Eric Morris' American New Theater Company en Novjorko. Lia unua rolo estis en 1986en aĝo de 20 jaroj en la televida filmo Kung Fu: The Movie, en kiu li ludis filon de karaktro de David Carradine, Caine.

Post lia unua ĉefrolo en Showdown in little Tokio (1991) sekvis The Crow, kies finpretigon li ne travivis. Brandon Lee mortis pro akcidento la 31-an de marto 1993 dum la scenlaboro por The Crow. Lin trafis fragmento de pistola kuglo, spite al tuja medicina traktado, Brandon Lee mortis 12 horojn poste en Hanover Regional Medical Centre en Wilmington, North Carolina. Li estis entombigita apud lian patron en Lake View Cemetery en Seattle.

La filmo estis finpretigita je peto de la familio. Anstataŭ Brandon, ludis duoblulo kaj oni faris komputadan animadon.

Filmografio (elekto)Edit

  • 1986: Kung Fu (USA)
  • 1986: Legacy of Race (Born Hero 1) (Hongkongo)
  • 1989: Laser Mission (Usono/Germanio/Sud-Afriko)
  • 1991: Showdown In Little Tokyo (Usono)
  • 1992: Rapid Fire (USA)
  • 1993: Death By Misadventure – The mysterious life of Bruce Lee
  • 1994: The Crow (Usono)