Branislaŭ Taraŝkeviĉ

belorusa lingvisto

Branislaŭ Taraŝkeviĉ (beloruse (en ambaŭ kutimaj ortografioj) Браніслаў Тарашкевіч, science ankaŭ latinliterigita Branisłaŭ Taraškievič, oficiala pasporta nomo Браніслаў Адамавіч Тарашкевіч, litove Bronislavas Taraškevičius kaj pole Bronisław Taraszkiewicz) estis belorusa lingvisto. Li naskiĝis la 8-an de januaro 1892 en la vilaĝo Mačiuliškės, tiam en la vilna gubernio de la Rusia Imperio, nun en la vilna subdistrikto de Litovio, mortis en aĝo de 46 jaroj la 29-an de novembro 1938 en Minsko. Branislaŭ Taraŝkeviĉ aparte konatas pro la kreo kaj diskonigo de la Belorusa klasika ortografio, kiu nun portas lian nomon. La unua normigo de la belorusa klasika ortografio estis farita de li en 1918 kaj estis en ĉiutaga uzo de oficiala ĝis belorusa ortografia reformo en 1933. La nomo "Taraŝkevica" emfazas la grandan similecon de la nuna ortografio kun la laboro de Branislaŭ Taraŝkeviĉ de 1918 kaj ĝi estis enkondukita en la lingvouzo en la jaroj 1980-aj de belorusa lingvisto Vincuk Vjaĉorka.

Branislaŭ Taraŝkeviĉ
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1892 (1892-01-20)
en Mačiuliškės
Morto 29-an de novembro 1938 (1938-11-29) (46-jaraĝa)
en Minsko
Tombo nekonata valoro Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj belorusaantikva grekapolalatinarusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Dua Pola Respubliko
Respubliko Centra Litovio
Belorusa Popola Respubliko
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato (–1916) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Viera Snitka
Nina Paljanskaja Redakti la valoron en Wikidata
Infano Rsdaslaŭ Taraŝkeviĉ
 ( Viera Snitka) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
lingvisto
verkisto
tradukisto
publika konato Redakti la valoron en Wikidata
vdr