Breggia

komunumo de Svislando

Breggia estas komunumo de la Komunumaro Caneggio kaj la Distrikto Mendrisio en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1965 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Breggia
Blazono de Breggia
Blazono de Breggia
Blazono de Breggia
Valo de Muggio, Breggia
Valo de Muggio, Breggia
Valo de Muggio, Breggia
Kantono Tiĉino
Distrikto Mendrisio
Komunumaro Caneggio
Koordinatoj  45° 51′ 46″ N 9° 1′ 23″ O / 45.86278 °N, 9.02306 °O / 45.86278; 9.02306 (mapo)Koordinatoj: 45° 51′ 46″ N 9° 1′ 23″ O / 45.86278 °N, 9.02306 °O / 45.86278; 9.02306 (mapo)
Nombro de loĝantoj {{{loĝantoj}}}
Areo 25,48 km²
Alteco 452 m super marnivelo
Poŝtkodo 6835
Komunumkodo 5269
Mapo de Breggia
Mapo de Breggia
Mapo de Breggia

Geografio redakti

Breggia situas ĉe la orienta flanko de la Valo de Muggia, ĉe la orienta bordo de la rivero Breggia laŭ kiu la komunumo nomiĝas. Ĝi konsistas el la vilaĝoj Bruzella, Cabbio, Caneggio, Morbio Superiore, Muggio, Roncapiano, Scudellate, Sagno kaj Uggine. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 25,48 km², de kiuj 78,3% estas kovritaj de arbaro, 16,6% servas por agrikulturo kaj 4,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Breggia limas en nordo al San Fedele Intelvi (CO), Italio), en nordnordoriento al Cerano d'Intelvi (CO), Italio), en nordoriento al Schignano (CO), en oriento al Moltrasio (CO), en sudoriento al Cernobbio (CO), en sudo al Vacallo, en sudsudokcidento al Morbio Inferiore, kaj en okcidento al Castel San Pietro.

Trafiko redakti

Breggia situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la komunumo kondukas saka vojo, kiu komenciĝas en Morbio Inferiore kaj finiĝas en la supra Valo de Muggio. Pere de buso al Chiasso la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Muggio datiĝas el la jaro 852 kiel Mugio[3]. La unua mencio de Cabbio okazis en la jaro 1188 kiel Cabio. Dum mezepoko la katedrala kapitolo de Como posedis bienojn en Canobbio, kiu kiel la aliaj vilaĝoj de la valo dum longa tempo dependis de la Paroĥo Balerna. En 1517 la regiono estis konkerita de la Svisa Ĵurkomunumo.[4] La komunumo Breggia estis kreita kun efiko de la 25-a de oktobro 2009 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Bruzella, Cabbio, Caneggio, Morbio Superiore, Muggio kaj Sagno.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti