Brione sopra Minusio

komunumo de Svislando

Brione sopra Minusio estas komunumo de la Komunumaro Navegna kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 525 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Brione sopra Minusio
Blazono de Brione sopra Minusio
Blazono de Brione sopra Minusio
Blazono de Brione sopra Minusio
Vido de Brione sopra Minusio al Locarno kaj la Majora Lago
Vido de Brione sopra Minusio al Locarno kaj la Majora Lago
Vido de Brione sopra Minusio al Locarno kaj la Majora Lago
Kantono Tiĉino
Distrikto Locarno
Komunumaro Navegna
Koordinatoj  46° 11′ 2″ N 8° 48′ 54″ O / 46.18389 °N, 8.81500 °O / 46.18389; 8.81500 (mapo)Koordinatoj: 46° 11′ 2″ N 8° 48′ 54″ O / 46.18389 °N, 8.81500 °O / 46.18389; 8.81500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 525
Areo 3,84 km²
Alteco 486 m super marnivelo
Poŝtkodo 6645
Komunumkodo 5096
Mapo de Brione sopra Minusio
Mapo de Brione sopra Minusio
Mapo de Brione sopra Minusio

Geografio redakti

Brione sopra Minusio situas 5 kilometrojn nordoriente de la urbo Locarno supre de Minusio ĉe la suda fino de la montoĉeno, kiu disigas la valojn de la riveroj Maggia kaj Verzasca. De Brione oni havas belan vidon al la Majora Lago kaj Locarno kaj Ascona. La komunumo konistas el la vilaĝo Brione kun la kvartaloj Carmine kaj Pedroi.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,84 km², de kiuj 74,7% estas kovritaj de arbaro, 4,9% servas por agrikulturo kaj 8,59% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Brione sopra Minusio limas en nordo kaj oriento al Mergoscia, en sudoriento al Tenero-Contra, en sudo kaj okcidento al Minusio, kaj en nordokcidento al Avegno.

Trafiko redakti

Brione sopra Minusio situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La svisa aŭtovojo A13, kies plej proksima alveturejo situas 1 kilometron okcidente de Minusuio en Orselina pasas en tunelo sub la komunuma teritorio. La komunumo atingebblas pere de flankaj vojoj kaj kvartalaj vojoj de Minusio kaj de Contra. Pere de la loka busreto de la urbo Locarno la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Brione sopra Minusio datiĝas el la jaro 1313 kiel Briono. Ĝis 1479 Brione estis parto de la Najbararo Minusio. Ek de tiam ĝis 1577 Brione iom post iom sendependiĝis de Minusio kaj fariĝis aparta komunumo.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti