La Bruna cinklo (Cinclus pallasii), konata ankaŭ kiel la Azia cinklo, estas ĉeakva kantobirdo kiu troviĝas en montoj de suda kaj centra Azio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bruna cinklo
Bruna cinklo, nematurulo
Bruna cinklo, nematurulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cinkledoj Cinclidae
Genro: Cinclus
Specio: C. pallasii'
Cinclus pallasii
(Temminck, 1820)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Ĝi estas 22 cm longa mezaveraĝe (21 al 23 cm) kaj 87 g peza, do ĝi estas la plej granda el la cinkloj. Tiu specio, ne tre ofte vidata, troviĝas el mezaj al altaj altitudoj kie montorojoj fluas. La specio ne estas konfuzebla, ĉar la eŭropaj cinkloj havas subajn antaŭajn partojn tute blankaj, eĉ ties junuloj estas iom blankecaj, dum tiuj estas pli grizaj. Plenkreskuloj de Bruna cinklo havas plumaron tute ĉokoladecbrunan, kie la dorso kaj la brusto estas iom pli brilaj kaj kun ruĝecaj nuancoj ol la kapo kaj la pugo. La flugilplumoj kaj vosto estas malhelbrunaj, dum la subflugiloj estas malhelgrizbrunaj. La iriso estas bruna, la beko nigreca. La gamboj estas malhelbrunaj al nigrecaj.

Habitato kaj distribuado redakti

La Brunaj cinkloj estas endemiaj de Azio. Pli precize la tuta Ĉinio escepte parton de interna Mongolio kaj la nordo de Ŝinĝango. Krome de okcidento suden en la jenaj landoj: Kazaĥio, Kirgizio, Uzbekio, Taĝikio, Nepalo, orienta Barato, norda Birmo, nordokcidenta Tajlando, Vjetnamio kaj Tajvano. Norde de Ĉinio, la specio estas en la regiono de Vladivostoko kaj en orienta Siberio, en Japanio, en Saĥalino kaj en la duoninsulo de Kamĉatka.

Ili loĝas ĉe la montaj torentoj kun bordoj arbaraj aŭ almenaŭ rokaj; krome foje ĉe la bordoj de montolagoj. En orienta Siberio kaj Japanio ili loĝas pli malaltajn terojn, sed en Taĝikio kaj plie en Kazaĥio el 1000 ĝis 2700 m kaj en Nepalo ĝis 4575 m.

Estas 4 agnoskataj subspecioj nome: C.p.pallasii, la nomiga raso (Japanio, nordorienta Azio, okcidenta Ĉinio, norda Tajlando, norda Vjetnamio), C.p.tenuirostris (Centra Azio: Kazaĥio, Kirgizio, Uzbekio, Tibeto), C.p.dorjei (sudorienta Tibeto, norda Birmanio, norda Tajlando, Asamo), C.p.marila (Meghalajo, Barato).

Dieto kaj manĝobiologio redakti

 
Plenkreskulo manĝiganta junulon ĉe Kasol, Barato.

La Bruna cinklo povas manĝi ĉu per plonĝo en rojoj por manĝi pli grandajn akvajn organismojn, aŭ per piedirado en malprofundaj partoj de rojoj por pluki pli malgrandajn organismojn de la fundo. Ili manĝas ĉefe akvajn insektojn, larvojn de trikopteroj kaj de efemeroj. Plenkreskuloj subnaĝas por manĝo el decembro al aprilo, kiam estas pli da grandaj akvaj organismoj. Ĉar tiu periodo estas ankaŭ la reprodukta sezono de la Bruna cinklo, oni bezonas pli da manĝo, kaj plonĝado por grandaj eroj necesas. Tamen, plenkreskuloj manĝas per piedirado kaj plukado ĉe la rojobordo dum la resto de la jaro. Ankaŭ idoj kaj junuloj de Bruna cinklo manĝas per plonĝado.[1]

Kutimaro redakti

 
Nematurulo eliranta el akvo ĉe Kasol en Kullu-Manali Distrikto de Himaĉal Pradeŝ, Barato.

Ĝi estas simila al tiu de la Eŭropa cinklo. Plonĝas por manĝi kaj kapablas naĝi surface. La flugo estas rapida kaj rekta. Ritme kliniĝas kiel la eŭropa parenco. Ili estas ŝajne loĝantaj birdoj en plej parto de la teritorioj. Tamen la birdoj de pli altaj altitudoj (Nepalo kaj Centra Azio) malsupreniras iomete por vintrumi. Krome la populacioj de norda Ĉinio migras suden.

Reproduktado redakti

Ambaŭ gepatroj konstruas sferecan aŭ elipsan grandan neston kun flanka enirejo kaj duobla tavolo el kiu la ekstera parto estas ĉefe el musko, dum la interna estas el pli mildaj materialoj kiaj radiketoj kaj folinervoj. Ili estas ĉefe superakve aŭ en rokejoj ĉeakve, foje sub pontoj aŭ eĉ malantaŭ akvofaloj, sed ne tiom ofte kiom ĉe la eŭropaj cinkloj. La nestolokoj estas konstante reuzataj dum kelkaj sinsekvaj jaroj kaj ofte de kelkaj sinsekvaj paroj.

La reproduktaj monatoj dependas de la altitudo. La ino demetas 3 al 6 brilajn blankajn ovojn senmakulajn. La kovado daŭras 19 aŭ 20 tagojn. Elnestiĝo okzas post 21 al 24 tagoj. En Japanio kaj tre probable en Centra Azio okzas ununura ovodemetado, sed oni ne bone scias en la aliaj areoj. Tiu specio estas monogama.

Referencoj redakti

  1. Eguchi, K. (1990) The choice of foraging methods of the Brown Dipper,Cinclus pallasii Journal of Ethology 8(2):121-127

Bildaro redakti