Bruno Vogelmann

germana esperantisto
(Alidirektita el Bruno VOGELMANN)

Bruno VOGELMANN ([FOgelman]; naskiĝis la 30-an de julio 1909 en Heilbronn; mortis la 8-an de julio 2002) estis germana komercisto kaj esperantisto kaj Esperanto-vortaristo.

Bruno Vogelmann
Persona informo
Naskiĝo 30-an de julio 1909 (1909-07-30)
en Hajlbrono
Morto 8-an de julio 2002 (2002-07-08) (92-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantistoentreprenisto
vdr

Vogelmann esperantistiĝis en 1926 kaj estis honora membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kunaŭtoro de Internacia Komerca Ekonomika Vortaro kaj aŭtoro de La Nova Realismo (tradukita el Esperanto en 25 naciajn lingvojn). Li ankaŭ estis laŭreato de premioj Deguĉi (1992) kaj FAME (1993).

De 1963 li estis estrarano de Germana Esperanto-Asocio.

Vogelmann estis profesoro de la Teknika sektoro de AIS, San-Marino. Li kontribuis al diversaj Esperanto-periodaĵoj kiel Heroldo de Esperanto, El Popola Ĉinio, Monato k.a.

Literaturo redakti

  • 2002: Vogelmann, Familio. Bruno Vogelmann - 30.07.1909 - 08.07.2002. Nekrologo en Esperanto Aktuell (GEA) 21-a jaro, 2002, n-ro 5, p. 8

Eksteraj ligiloj redakti