Brunventra eŭfonjo

La Brunventra eŭfonjo (Euphonia pectoralis) estas specio de birdo de la genro de Eŭfonjoj, kiuj nun estas konsiderata membro de la familio de Fringedoj, sed antaŭe de la Traŭpedoj. Tiu genro enhavas birdojn kiuj estas tipe metalece malhelbluaj supre kaj brilflavaj sube. Kelkaj havas helbluajn makulojn kape aŭ oranĝecajn subajn partojn. Tiu specio estas membro de la superspecio kiu inkludas la speciojn de la Ruĝecventra eŭfonjo, E. rufiventris, okcidente kaj la Orŝultra eŭfonjo, E. cayennensis, norde.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunventra eŭfonjo
Brunventra eŭfonjo, masklo
Brunventra eŭfonjo, masklo
Brunventra eŭfonjo, ino
Brunventra eŭfonjo, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Euphonia
Specio: E. pectoralis
Euphonia pectoralis
(Latham, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en norda Argentino, sudorienta Brazilo kaj Paragvajo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj.

La Nigragorĝa eŭfonjo ("Euphonia vittata") estas nune konsiderata hibrido inter la Oranĝaventra eŭfonjo kaj la Brunventra eŭfonjo.

Masklo

La masklo estas brile malhelblua en supraj partoj (pli blue en ŝultroflugiloj kaj nigrece en flugilplumoj), kapo kaj brusto, kun bruna ventro (malkutima ĉe eŭfonjoj) kaj tre rimarkinda flava ŝultromakulo (simila al tiu de la proksime parenca Orŝultra eŭfonjo). La ino estas tre diferenca ĝenerale oliveca en dorso kaj flankoj kun griza nuko kaj grizaj centraj subaj partoj. Ŝi havas distingan ruĝecbrunan subvoston. La beko estas fortika ĉebaze kaj griza kaj same la kruroj estas grizaj.

Ili ĝenerale moviĝas en paroj, foje en miksitaj kunmanĝantaroj kaj plej ofte en kanopeo. Ilil manĝas malgrandajn fruktojn kies semoj pasas rapide tra ties intestinoj. Tio ŝajne helpas semoĝermon sed ili ne disigas ilin tre for. Ili manĝas ankaŭ nektaron kaj insektojn.

Referencoj redakti