Bryan (Teksaso)
Bryan estas urbo en orienta, meza parto de Teksaso, Usono, en la kantono Brazos. Ĝi estas administra centro de la kantono ekde 1843.
Bryan | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono kantona sidejo vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 83 980 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 711 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 30° 40′ N, 96° 22′ U (mapo)30.6656-96.3667Koordinatoj: 30° 40′ N, 96° 22′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 114 m [+] | ||||
Areo | 118,170039 km² (1 181 7.0 039 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-05:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bryan, Texas [+] | |||||
Bazaj informoj
redakti- Areo: 112 km²
- Loĝantaro: 76.201 (en 2010)
- Supermara alteco: 114 m
- Horzono: UTC-6h (en somero UTC-5h)
- Poŝtkodoj: 77801-77803, 77807, 77808
- Telefonkodoj: 979
Geografio
redaktiBryan situas sur ebenaĵo en la suda landparto de Usono, en la meza parto de Teksaso. Houston troviĝas 148, Austin 167, San Antonio 267, Dallas (Teksaso) 272 km.
Historio
redaktiLa urbo elformiĝis en la 1820-aj jaroj, oni oficiale fondis ĝin en 1855. Oni nomis ĝin post William Joel Bryan, kiu heredis la areon de la urbo fare de sia onklo Stephen F. Austin (fondinto de Teksaso). Bryan kreskis rapide, kiam la fervojo alvenis en 1860. La urbo estas grava agrikultura centro kun kotonkultivado, kortbirda kaj laktoproduktado. En 2009 fajro okazis en kemia uzino kaŭzante negravajn spirajn problemojn. 500 homoj estis evakuitaj.
Trafiko
redaktiBryan havas regionan flughavenon. 3 ĉefvojoj kuras el Bryan (la plej grava al Houston). Trajnoj kuras al al Dallas kaj Houston. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Klimato
redaktiEn Bryan la temperaturo averaĝe varias inter 17-27 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe kun 36 °C. Inter oktobro-aprilo ofte frostas. Jare pluvas po 1008 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en majo, malkulminas en februaro.
Vidindaĵoj
redakti- biblioteko de 1902
- Tie funkcias Allen Academy, proksime agrikultura kaj teknika universitato (1876), Agrikultura Eksperimenta Stacio.
Fontoj
redakti- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Anglalingva Vikipedio