Praid

vilaĝo en Rumanio
(Alidirektita el Bucsin)

Praid [prajd] (hungare: Parajd) estas komunumo en Rumanio nordokcidente de Odorheiu Secuiesc. Administre apartenas al ĝi Becaș, Bucin, Ocna de Jos, Ocna de Sus kaj Șașvereș.

Praid
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Harghita
Alinome Parajd (hungare)
Iama hungara departemento Udvarhely
Situo 46° 33′ N, 25° 7′ O (mapo)46.552525.124444444444Koordinatoj: 46° 33′ N, 25° 7′ O (mapo)
Praid (Rumanio)
Praid (Rumanio)
DMS
Alto super maro 498 m
Poŝtkodo 537240
Loĝantaro
– komunumo 6.667 (en 2009)
– vilaĝo 3.579 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 85350
vdr

Loĝantaro redakti

En 1910 Parajd havis 2 mil 888 loĝantojn (hungaroj), en 1992 3 mil 808 (94 % da hungaroj).

Salminejo redakti

Ĝi estas la centro de la Salregiono. Tie troviĝas unu el la plej grandaj salmimejoj de la Karpat-baseno. En la nova salĉambrego oni kuracas malsanulojn je astmo. La sala ekspluatado komenciĝis post la koloniiĝo de sikuloj kaj la salo estis ilia propraĵo ĝis 1562. Laŭ pritaksoj la kvanto de salo verŝajne estus sufiĉa por la tuta Eŭropo por cent jaroj.

Historio redakti

Parajd estis unue menciita skribe en 1567. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Parajd apartenis al Hungario, al Udvarhely.

Fonto redakti

Esperanto redakti

Tie aktivadas Lenke Szász kiel instruistino kaj esperantistino.

Ĝemelkomunumo redakti

Gravaj personoj redakti

Bibliografio redakti

  • Csiki Zoltán: Parajd, 2000.(hungare)
  • Csiki Zoltán-Horváth István-Osvát Pál-Vécsei András: Rapsóné öröksége (Studoj el pasinteco de la vilaĝo), 2006.

Eksteraj ligiloj redakti