Budapeŝta Memorando

internacia traktato de 1994 inter Ukrainio, Usono, Rusio kaj Britio

La Budapeŝta Memorando estis subskribita la 5-an de decembro 1994 en Budapeŝto kadre de konferenco de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE) tie okazinta.

Prezidanto Clinton, rusa prezidanto Jelcin, kaj ukraina prezidanto Kravchuk post subskribado de la triflanka deklaro en Moskvo la 14-an de januaro 1994

Enhavo kaj fono redakti

En la memorando[1] la registaroj de Rusio, Usono kaj Britio sindevigis en tri apartaj deklaroj respektive respekti la suverenecon kaj la ekzistantajn limojn de la landoj Kazaĥstano, Belorusio kaj Ukrainio, kontraŭ rezigno de nukleaj armiloj per tiuj landoj. Aludo estas farita al la fina protokolo de la Helsinka Interkonsento[2]. La memorandon antaŭis jam samtema triflanka deklaro en Moskvo la 14-an de januaro 1994 inter la ŝtatoj Rusio, Ukrainio kaj Usono.

Artikolo 2 konfirmas la ekzistantan devon sin deteni de forto kaj rilatas al la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kiel bazo por la uzo de forto.

Artikolo 3, kun renoviĝinta referenco al la fina protokolo de la Helsinka Interkonsento devigas la subskribintajn ŝtatojn sin deteni de ekzercado de ekonomia devigo por subigi la suverenajn rajtojn de Ukrainio al siaj propraj interesoj por sia propra avantaĝo.

Artikolo 4 devigas la subskribintajn ŝtatojn impliki la Konsilion de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj rekte en subteno de Ukrainio se ĝi estus minacita per nukleaj armiloj.

Artikolo 5 postulas sindetenon de la uzo de nukleaj armiloj entute.

Artikolo 6 enhavas la promeson konsulti en okazo de konfliktoj.

La tri subskribantaj ŝtatoj akiris nukleajn armilojn dum la dissolvo de Sovetunio, Ukrainio havis la trian plej grandan nuklean arsenalon en la mondo tiutempe. La Budapeŝta Memorando estis kondiĉo de la subskribo kaj ratifo de la Traktato kontraŭ pliigo de atomarmiloj kaj la Traktato pri Malpermeso de Nukleaj Testoj. Antaŭ 1996, ĉiuj nukleaj armiloj de la antaŭa Sovetunio estis alportitaj al Rusio, kiu kiel la "daŭriga ŝtato" de Sovetunio havas la rajton posedi nukleajn armilojn.

La dokumento estis subskribita de ĉiuj koncernaj landoj kaj deponita ĉe la Unuiĝintaj Nacioj kiel internacia traktato.[3]

La registaroj de Ĉinio kaj Francio faris siajn proprajn deklarojn pri la sekureca garantio de Ukrainio. Krome, la franca ŝtata prezidanto François Mitterrand skribis personan leteron pri tio la 5-an de decembro 1994.

Referencoj redakti

  1. Oficiala titolo: Memorando pri sekurecaj asekuroj en konekto kun la aliro de Ukrainio al la traktato pri ne-disvastigo de nukleaj armiloj, angle Memorandum on security assurances in connection with Ukraine’s accession to the treaty on the non-proliferation of nuclear weapons
  2. Informoj de la OSKE (jen germane, sed havebla ankaŭ en multaj aliaj lingvoj, en formato PDF)
  3. Memorando pri sekurecaj certigoj lige kun la aliĝo de Ukrainio al la traktato pri ne-disvastigo de nukleaj armiloj, Registra Numero 52241, alirita la 11-an de marto 2022. (jen angle)