Bukayo Saka

angla futbalisto

Bukayo Saka aŭ je plena nomo Bukayo Ayoyinka Temidayo Saka, naskiĝis la  5-an de septembro 2001(nun 2001-09-05) en Ealing, kvartalo kaj urbodistrikto de Londono, do nun 22-jara - estas angla profesia futbalisto. Liaj gepatroj, Adenike kaj Yomi Saka, estas joruboj el Niĝerio. Ekde la jaro 2020 li estas membro de la vira angla nacia teamo de futbalo. Li interalie partoprenis en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021, la Futbala Mondpokalo 2022 en Kataro kaj la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 en Germanio - en ĉiuj matĉoj en 2024 li rekoneblis per la ĉemiza numero "7". Krome li ekde la jaro 2018 konkuras en la unua vira teamo de la Futbala Klubo Arsenal, post kiam jam la antaŭan jardekon ekde 2008 partoprenis en ties junularaj teamoj kaj trejnado.

Bukayo Saka
Persona informo
Naskonomo Bukayo Ayoyinka Temidayo Saka
Naskiĝo 5-an de septembro 2001 (2001-09-05) (22-jaraĝa)
en Ealing, kvartalo kaj urbodistrikto de Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Greenford High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto en la
vdr
jen maldekstre, kun ĉemizo kaj ŝorto "17", en la Futbala Mondpokalo 2022