Burgenlandkroata lingvo

minoritata idiomo en Aŭstrujo

Burgenlandkroata (germane: Burgenlandkroatisch, kroate: Gradišćanski jezik, hungare: Gradišćei horvát nyelv; germane fiete ankaŭ Wasserkroatisch[1]) estas oficiale agnoskita vario de la kroata lingvo en Aŭstrio. En la federacia lando Burgenlando ĝi estis parolata en la 2001-a jaro fare de 19.412 personoj; ankaŭ en la grandurboj Vieno kaj Graz vivas konsiderindaj grupoj da burgenlandkroatoj. Restoj ekzistas ankaŭ en okcidenta Hungarujo, sudokcidenta Slovakujo kaj suda Moravio. Ilin kune ligas la komuna kulturo kaj la historio de la Danuba monarkio. Sume eble 55 miloj parolas ĉi lingvon.

Ivan Čuković: Jezuš i Marija, preĝolibro de 1916

Historio

redakti

Estiĝis ĝi de disde la Limgarda zono fuĝintaj kroatoj (pro la militoj kontraŭ turkoj); ilin oni setligis ĉefe en la uesto de tiama Hungarujo (nuna Burgenlando). Ĉiuj tri kroataj dialekt-grupoj (čakavština, štokavsko, kaj kavština) troviĝas inter ili - kio montras la diversajn originojn de la alvenintoj; plej gravas tamen la unue citita versio (kiu ene de nuna Kroatio flegatas en Dalmatio).

Dum la 18-a jarcento zorgis pri evoluigo de skriba versio la franciskanoj Lőrinc Bogovich, Jeremiás Sosterich, Godfried Palkovich kaj Simon Knéfacz. Kiam en la 19-a jarcento oni interesiĝis pri kreo de standarda kroata lingvo surbaze de la ŝtokava elparolo, la burgenlandanoj ne estis invitataj partopreni. Poste, la verkisto József Ficzkó kaj aliaj eĉ rifuzis akcepti tiaĵojn kiuj rezultiĝis je kreo de superlandlima serbokroata lingvo. Nur la transpreno de modernigita latina alfabeto estas jesita far la burgenlandanoj. Do diferencas pli malpli multe la nuna standarda kroata lingvo de la burgenlanda kroata: krom kelkaj vortoj, administradaj fakterminoj kaj parolturnoj temas pri alia akĉento kaj elparolado.

Hodiaŭ gravas por sekurigi la estontecon de ĉi tiu interesa minoritato, krom edukado en infanĝardenoj/lernejoj kaj universita esplorado kaj tradicioj romkatolikaj, ankaŭ la amaskomunikila servo de la publikjura radifonia kaj televida organizo ORF.[2]

Literaturo

redakti
  • Benčić, Nikola, Csenar-Schuster, Agnes, Kinda-Berlaković, Andrea Zorka k.a.: Gramatika gradišćanskohrvatskoga jezika. Znanstveni institut Gradišćanskih Hrvatov / Wissenschaftliches Institut der Burgenländischen Kroaten, Željezno/Eisenstadt 2003. ISBN 3-901706-11-9 [gramatiko]
  • Karall, Kristina, Hrvatski akademski klub/Kroatischer Akademikerclub (eld.): Gradišćanskohrvatski glasi / Sprachkurs Burgenlandkroatisch. Verlag der Provinz. Weitra o. J. ISBN 3-85252-185-8.
  • Kinda-Berlakovich, Andrea-Zorka: Die kroatische Unterrichtssprache im Burgenland – bilinguales Pflichtschulwesen von 1921–2001. Lit-Verlag, Wien 2005, ISBN 3-8258-8432-5.
  • Peter Rehder (eld.): Einführung in die slavischen Sprachen. Burgenländisch-Kroatisch, p. 268–273. Sepa eldono, Darmstadt 2012. ISBN 978-3-534-26959-4.
  • Siegfried Tornow: Die Herkunft der kroatischen Vlahen des südlichen Burgenlands (=Veröffentlichungen der Abteilung für Slavische Sprachen und Literaturen des OEI an der FUB, 39). Berlin 1971.
  • Siegfried Tornow: Burgenlandkroatisches Dialektwörterbuch. Die vlahischen Ortschaften (=Balkanologische Veröffentlichungen, 15/1). Harrassowitz Verlag, Wiesbaden 1989.
  • Siegfried Tornow: Burgenlandkroatische Dialekttexte (=Balkanologische Veröffentlichungen, 15/2). Harrassowitz Verlag, Wiesbaden 2011, ISBN 978-3-447-06412-5.

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. Peter W. Thiele: Untersuchungen zur Akkulturation bei den Kroaten des österreichischen Burgenlandes. Freie Universität Berlin, 1968, p. 279; Erwin Koschmieder: Die Welt der Slaven, volumo 25. Böhlau, 1980, p. 190; Franz Palkovits: Symposion croaticon. Braumüller, 1974, p. 214; Kapiller Sarolta: A másokról alkotott kép a Pannon térségben. 2006, p. 53; A. Trstenjak: Slovenci na Ogrskem. Maribor 2006, ISBN 961-6507-09-5, p. 50.
  2. ORF-paĝaro