Câmara Cascudo
Luís da Câmara Cascudo[1] (naskiĝis en Natal la 30an de decembro 1898, mortis la 30an de julio 1986 en tiu urbo) estis brazila historiisto, antropologo, advokato kaj ĵurnalisto. Li vivis ĉiam en Natal kaj sin dediĉis al studado de la brazila kulturo. Li estis profesoro ĉe la Jura Fakultato de Natal (nuntempe Jura Fako de Federacia Universitato de Norda Rio-Grando - UFRN).
Câmara Cascudo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Câmara Cascudo en 1928 okaze de la ricevo de diplomo pri juro ĉe la Jura Fakultato de Recife
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de decembro 1898 en Natalo | ||||
Morto | 30-an de julio 1986 (87-jaraĝa) en Natalo | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo vd | ||||
Alma mater | Universitato Federacia de Norda Rio-Grando vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | vortaristo verkisto advokato ĵurnalisto antropologo lingvisto historiisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Dicionário do folclore brasileiro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kariero
redaktiLi komencis labori kiel ĵurnalisto en la aĝo de 19 jaroj ĉe la gazeto "A Imprensa", kiu apartenis al lia patro, kaj poste ĉe "A República" kaj "Diário de Natal". En la sesdekaj jaroj li jam estis publikiginta preskaǔ du mil artikolojn.[2]
Verkoj
redaktiLi estas aŭtoro de pluraj verkoj, interalie de 31 libroj. La tuto ekhavis internacian rekonon kaj konsistas en preskaŭ dek mil paĝoj. Lia ĉefverko estas "Dicionário do Folclore Brasileiro"[3] [Vortaro de la Brazila Folkloro], eldonita unue en 1954.
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Portugallingva biografieto de Câmara Cascudo. Arkivita el la originalo je 2015-09-30. Alirita 2016-10-27.
- ↑ Laŭ la teksto de la ĵurnalisto Adálio Dantas: "Câmara Cascudo e aquela do papagaio": Natal, 1970, publikigita en la brazila gazeto "Folha de S.Paulo", Ilustríssima, la 16an de marto 2014 (alirita en 27/10/2016)
- ↑ CÂMARA CASCUDO, Luís da. Dicionário do Folclore Brasileiro. 10a eld., Ediouro, Rio de Janeiro, (sen dato) ISBN 85-00-80007-0