Carl Aaron Swensson

usona politikisto

Carl Aaron Swensson (naskiĝis la 25-an de junio 1857, mortis 46-jara la 16-an de februaro 1904) estis sveddevena usona luterana pastro kaj politikisto. Li interalie estis membro de la universitato de Upsalo. Swensson, filo de svedaj enmigrintoj origine al Smolando, estis fondinto kaj Prezidanto de la sveda luterana kolegio Bethany en la urbeto Lindsborg, mem sveda fondaĵo, kiel klare indikas la urbeta nomo, en la centro de Kansaso.

Carl Aaron Swensson
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1857 (1857-06-25)
en Sugar Grove
Morto 16-an de februaro 1904 (1904-02-16) (46-jaraĝa)
Religio luteranismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Augustana College • Thiel College vd
Partio Respublikana Partio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
la festo Svensk Hyllningsfest en la urbeto Lindsborg ankoraŭ nun memorigas pri la svedaj radikoj de la urbeto kaj la kolegio