Karpeno

genro de plantoj
(Alidirektita el Carpinus)

Karpeno (Carpinus) estas betulaca genro de falfoliaj arboj, kiuj supraĵe similas al fago, sed kiuj estas pli parencaj al avelujo, kun glata, griza trunkoŝelo kaj kun malmola, flavblanka ligno, utiligata por maŝinoj, laboriloj kaj similaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Karpeno
Foliaro de eŭropa karpeno Carpinus betulus
Foliaro de eŭropa karpeno Carpinus betulus
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Betulacoj Betulaceae
Genro: Karpeno Carpinus
L.
Specioj

Carpinus betulus - Eŭropa karpeno
Carpinus caroliniana - Amerika karpeno
Carpinus cordata - Sava karpeno
Carpinus fargesii - Fargesa karpeno
Carpinus faginea
Carpinus laxiflora - Aka-ŝida karpeno
Carpinus japonica - Japana karpeno
Carpinus orientalis - Orienta karpeno
Carpinus tschonoskii - Ĉonoskia karpeno
Carpinus turczaninowii - Turkzaninova karpeno

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La folioj estas ovoformaj, la randoj duoble segilaj. La floroj staras en amento. La frukto estas glano kun triparta flugila kupulo. Ĝi estas Mezvarma-Eŭropa arbo, kie ĝi aperas en arbaroj ofte kun kverko kaj fago. Ĝi estas malpli pretenda ol fago kaj bone toleras la ombron.

japana karpeno

Priskribo redakti

Karpenoj estas somerverdaj arboj aŭ kelkfoje arbusto. La arboŝelo estas griza, glata aŭ skvameca. La brancoj estas maldikaj. Ne ekzistas pintaj burĝonoj. La flankaj burĝonoj situas strete al la branĉoj. La folioj staras alterne en du vicoj. La stipuloj estas deciduaj aŭ restas ĝis la folifalo en aŭtuno. La foliplato estas simpla, rande ĝi estas neregule duoble aŭ unuoble segildenta. La karpenoj estas monoikaj. La floraroj aperas kusamtempe kiel la folikreskon. La maskaj floraroj estas pendantaj amentoj. Ili havas nek perigonon nek antaŭfolio. Ili havas tri ĝis 12 stamenojn. La inaj floraroj staras vertikale. La ovario estas dufaka. La fruktoj fariĝas ĝis 15 centimetron longa spiko kun 1 ĝis 4 centimetron longaj tigoj. La fruktoj longas 3 ĝis 10 milimetron. Ĝi estas nuksoj. La kromosomnombro estas x=8.

 
eŭropa karpeno (Carpinus betulus)
 
amerika karpeno (Carpinus caroliniana)
 
korfolia karpeno (Carpinus cordata)
 
orienta karpeno (Carpinus orientalis)
 
Carpinus turczaninowii

Sistematiko kaj disvastigo redakti

Karpenoj (Carpinus) estas genro de la familio de la Betulacoj (Betulaceae) en la ordo de la Fagaloj (Fagales). Ene de la Betulacoj la karpetoj formas kune kun Ostrya, korilo kaj la genro Ostryopsis la subfamilio Coryloideae). De kelkaj aŭtoroj ĝi estas rigardata kiel propra familio. La genron unuafoje priskribis Carl von Linné en sia verko Species Plantarumen la jaro 1753. La genra nomo Carpinus venis el la latina kaj jam la romianoj uzis tiun nomon por tiu planto. Kapeno-specioj estas disvastigitaj en Eŭropo ĝis Orienta Azio. Unu specio troviĝas en norda Ameriko, la amerika karpeno (Carpinus caroliniana) plian specio, la Carpinus tropicalis, hejmiĝas en Meksikio kaj meza Ameriko: Laŭ Flora of China (flaŭro de Ĉinujo) estas distingitaj ĉ. 50 specioj, el tiuj 33 hejmiĝas en Ĉinujo, 27 el tiuj nur tie. Agnoskitas la sekvantaj specioj[1]:

Uzado redakti

La ligno de karpenoj ne estas valora materialo. Pro ĝia malmoleco ĝi tamen estas uzata por fari martelokapoj kaj ilteniloj.

Literaturo redakti

  • Andreas Roloff, Andreas Bärtels: Flora der Gehölze. Bestimmung, Eigenschaften und Verwendung. Mit einem Winterschlüssel von Bernd Schulz. 3., korrigierte Auflage. Eugen Ulmer, Stuttgart (Hohenheim) 2008, ISBN 978-3-8001-5614-6, paĝo 158.
  • Jost Fitschen |Titel=Gehölzflora |Verlag=Quelle & Meyer |Ort=Wiebelsheim |Jahr=2007. ISBN=3-494-01422-1 |12a eldono. Paĝo 388

Referencoj redakti

  1. [1] en World Checklist of Selected Plant Families (WCSP)