Casti-Wergenstein

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Casti)

Casti-Wergenstein estas komunumo de la komunumaro Schams kaj la distrikto Malantaŭa Rejno en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 58 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Casti-Wergenstein
Blazono de Casti-Wergenstein
La vilaĝo Casti
former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio
Kantono Grizono
Distrikto Malantaŭa Rejno
Komunumaro Schams
Koordinatoj  46° 37′ 30″ N 9° 25′ 12″ O / 46.62500 °N, 9.42000 °O / 46.62500; 9.42000 (mapo)Koordinatoj: 46° 37′ 30″ N 9° 25′ 12″ O / 46.62500 °N, 9.42000 °O / 46.62500; 9.42000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 58
Areo 25,62 km²
Alteco 1489 m super marnivelo
Poŝtkodo 7433
Komunumkodo 3703
Mapo de Casti-Wergenstein

Geografio redakti

La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Casti sur alteco de 1125 m s.m. kaj Wergenstein sur altceo de 1489 m s.m. sur la deklivo de la Monto de Schams.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Casti-Wergenstein limas en nordo al Mathon, en oriento al Donat, en sudoriento al Andeer, en sudo al Sufers, kaj en okcidento al Safien.

Trafiko redakti

Casti-Wergenstein situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per mallarĝa kurba vojo de Donat al Mathon. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per poŝtaŭtolinio al Andeer.

Lingvoj redakti

La plimulto de la loĝantaro de Casti-Wergenstein parolas la romanĉan lingvon. La nombro de la romanĉlingva loĝantaro tamen dum la lastaj jaroj forte malkreskis. En la jaro 1980 ankoraŭ 80,56% parolis la romanĉan kaj nur 19,44% la germanan lingvon. Ĝis la jaro 2000 la nombro de la germanlingvanoj kreskis al 42,86%, dum nur ankoraŭ 55,36% estis romanĉlingvanoj.

Historio redakti

La hodiaŭa komunumo estiĝis en la jaro 1923 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Casti kaj Wergenstein.

La unua dokumenta mencio de Casti datiĝas el la jaro 1204 kiel ad Castellum. [1] La unua dokumenta mencio de Wergenstein datiĝas el la jaro 1219 kiel Vergasteno.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti