Celastro

(Alidirektita el Celastrus)

Celastro (Celastrus) estas plantgenro de grimpantaj arbustoj el la familio de la Celastracoj (Celastraceae). La natura disvastejo situas en Azio, Ameriko, Aŭstralio, Madagaskaro kaj la Fiĝiaj insuloj. Kelkaj estas kultivataj kiel ornamplantoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Celastro

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Celastraloj Celastrales
Familio: Celastracoj Celastraceae
Genro: Celastro Celastrus
Specio: ĉ 30 specioj
Crambe maritima L.
P.BROWNE
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
Celastrus orbiculatus en la Botanika ĝardeno Bielefeld.

Celastroj estas plej ofte somerverdaj, grimpantaj kaj volvantaj arbustoj kun rondaj aŭ eĝaj branĉoj, kiuj estas kovrataj de multegaj oblongaj aŭ rondaj, helaj korkporoj. La marko povas havi kamerojn. La burĝonoj longas 2 ĝis 4 mm, ili estas ovformaj ĝis oblonge ovformaj kaj havas multegajn, ofte pintajn skvamojn. La folioj staras alterne. La stipuloj estas malgrandaj, liniilaj kaj defalas frue. La foliplato estas plej ofte ovforma, hara aux kalva, preskaŭ kompletranda, segilforma aŭ noĉita. La plej multaj specioj havas flavan koloron en aŭtuno.[1][2]

La floraro estas akselstaranta aŭ terminale staranta kaj kreskas simpodia, tirsa aŭ la planto havas unuopajn florojn. La floroj estas plej ofte unuseksaj, malofte duseksaj kaj malofte dioika. Ili estas kvinnombraj, verdaj, aux helflavaj. La disko estas haŭta aŭ karneca, kaj kvinloba. La stamenoj estas mallongaj, la anteroj malfermiĝas ofte laŭlonge al la centro. La karpelo staras epigee kaj en ĉiu fako estas unu ovario. La frukto havas dikecon de 8 ĝis 10 mm kaj estas preskaŭ globa, malofte oblonga. Ĝi estas ledra kapsulo, kiu malfermiĝas laŭlonge de la tri fakoj. La kapsulo enhavas unu ĝis ses semojn. La semoj estas elipsaj kaj enŝlositaj preskaŭ komplete en karneca, ruĝa ĝis oranĝe-ruĝa arilo.[2][1]

La kromosomo-nombro estas 2n=46.

Disvastigo redakti

La natura disvastiga areo de la ĉirkaŭ 30 specioj situas en Azio, norda kaj suda Amerikoj, Aŭstralio, Madagaskaro kaj Fiĝio, kie ili kreskas en humidaj arbaroj ĝis sekaj densejoj en la tropikoj ĝis modera klimato.

Sistematiko redakti

La celastroj (Celastrus) apartenas al la subfamilio Celastroideae de la Celastracoj. La genro estas unue priskribita unuafoje fare de Carl von Linné en sia verko Species Plantarum en la 1753.[2] La de li elektita genra nomo venas de la greka kelastra, kiu staras por ĉiamverda arbo. La genro estas dividita en du subgenroj:[2]

  • Celastrus subg. Celastrus
  • Celastrus subg. Racemocelastrus. DING HOU

Ĝi konsistas el ĉ. 30 specioj:

 
folioj kaj floroj de Celastrus orbiculatus
 
folioj kaj fruktoj de Celastrus scandens

Uzado redakti

Malmultaj specioj taŭgas kiel ornamplantoj por ornami murojn, laŭbojn kaj pergolojn.

Literaturo redakti

  • M.P. Simmons: Celastraceae. In: Klaus Kubitzki (Hrsg.): The Families and Genera of Vascular Plants - Volume VI - Flowering Plants - Dicotyledons - Celastrales, Oxalidales, Rosales, Cornales, Ericales. 2004, S. 29–64.
  • Andreas Roloff, Andreas Bärtels: Flora der Gehölze , Ulmer, Stuttgart (Hohenheim), 2008, ISBN=978-3-8001-5614-6, paĝoj 172–173
  • Helmut Genaust|: Etymologisches Wörterbuch der botanischen Pflanzennamen, Nikol, Hamburg, 2005, ISBN = 3-937872-16-7 paĝo 137

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Roloff, Bärtels: Flora der Gehölze. S. 172.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Zhixiang Zhang, Michele Funston: Celastrus. In: Flora of China. Band 11, S. 466.

Eksteraj ligiloj redakti