Cesvaine

urbo en Latvio

| alia_nomo1 = | alia_nomo2 = | kategorio = Urbo | dosiero = Cesvaine palace.jpg | dosiero_priskribo = Cesvaine grandbieno | flago = | blazono = Coat of Arms of Cesvaine.svg | etimologio = | oficiala_nomo = Cesvaine | moto = | kromnomo = | lando = Latvio | lando_flago = 1 | histregiono = Livonio aŭ Livlando (latve Vidzeme) | municipo = Madona | municipo_tipo = Municipo | rivero = Sula | situo = | koordinatoj_ne_en_titolo = true | leviĝo = | lat_d = 56 | lat_m = 57 | lat_s = 58 | lat_NS = N | long_d = 26 | long_m = 18 | long_s = 18 | long_EW = E | koordinatoj_tipo = region:LV_type:city | areo = 5.1 | loĝantaro = 1239 | loĝantaro_dato = 29.01.2021 | loĝantaro_denseco = auto | establita = 1991 | establita_tipo = Urborajtoj | ĉefulo = | ĉefulo_tipo = | ĉefulo_partio = | horzono = EET | utc_offset =+2 | horzono_DST = EEST | utc_offset_DST =+3 | poŝtkodo = LV-4871 | areo_kodo = | areo_kodo_tipo = | kodo = | kodo1 = | kodo1_tipo = | libera = | mapo = | mapo_fono = | mapo_priskribo = | mapo_lokumilo = Latvio | mapo1 = | mapo1_fono = | mapo1_priskribo = | mapo1_lokumilo = Eŭropo | mapo2 = | mapo2_priskribo = | freemap_zoom = 13 | commons = Cesvaine | statistiko = | retpaĝo = cesvaine.lv | notoj = }} Cesvaine - jen latve, historie germane Seßwegen - estas urbo en Latvia historia regiono Vidzeme, en la oriento de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Madona kaj situas en norda parto de la distrikto, sur la bordoj de rivereto Sula. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 16 km de Madona kaj 178 km de Rigo.[1]

Cesvaine
{lang-de
Urbo
Blazono
Poŝtkodo LV-4871
Vikimedia Komunejo: Cesvaine
Retpaĝo: www.cesvaine.lv

Historio redakti

Ĝis la komenco de la 13-a jarcento, la kasteltumulo Cesvaine estis parto de la Lettia distrikto sub regno de latgala ŝtato Jersika.

Post la Livonia konkero de la krucistoj en la 13-a jarcento, la regiono venis sub la kontrolon de la Ĉefepiskopejo de Rigo. En 1209, setlejo (latine urbs Zcessowe)[2] unue estis menciita en la loko de la nuna urbo de Cesvaine.

En la periodo de 1390 ĝis 1420, la Cesvaine ŝtonkastelo de la Ĉefepiskopejo de Rigo estis konstruita en la loko de la ligna kastelo de latgaloj, kaj urbeto estis establita proksime de tiu. Ĉe la fino de la 16-a jarcento, en Cesvaine ekzistis 80 domoj. Dum la Livonia Milito en 1577, la defendantoj de la kastelo rifuzis kapitulaci, tiel ke la invadantoj ordonis detrui la urbeton kaj la kastelon kaj mortigi ĝiajn defendantojn.

Post la kolapso de Livonio en la 1560-aj jaroj, ĝi venis al la pola Duklando Pārdaugava, poste sub rekta pola, ekde 1629 sveda regado. En 1656, dum la Dua Nordia Milito, la urbo kaj la kastelo estis tute detruitaj denove fare de rusa armeo. Cesvaine estis aneksita al la Rusia Imperio en 1721. Ĉiam en la regiono plu vivis germanaj baltoj, ne nur kiel bienaj posedantoj, sed plejparte kiel normalaj civitanoj (ĝis ili estis devige deportitaj okcidenten pro la sekreta aldona protokolo de la pakto Ribbentrop-Molotov).

La setlejo komencis formiĝi denove en la dua duono de la 19-a jarcento ĉirkaŭ la grandbieno kaj la fervoja stacidomo. En 1873-1879 la lutera preĝejo estis enkonstruita.

En 1918 la setlejo estis inkludita en la Respubliko Latvio. Fakte, la potenco de Latvio estis establita ĉi tie en 1919.

En 1944, la vilaĝo denove estis detruita en la bataloj de Dua Mondmilito.

En 1950 al Cesvaine estis koncedita la statuso de laborista vilaĝo (poste - urbvilaĝo).[3] En 1991, al Cesvaine estis koncedita urborajtoj.

Geografio redakti

La urbo situas en orienta parto de Vidzeme altebenaĵo (latve Vidzemes augstiene), proksime al ĝia transiro en la Orienta Latvia malaltebenaĵo.[4]

Averaĝa temperaturo estas -7°C - -7,5°C en januaro kaj +16,5°C en julio. Da precipitaĵo falas 800 mm jare.[4]

Transporto redakti

La aŭtovojo P37 (Pļaviņas-Gulbene) kaj la fervoja linio Pļaviņas-Gulbene pasas tra la urbo. Lokaj vojoj estas P38 (Cesvaine-Velēna), V863 (Cesvaine-Aizkuja), V854 (Cesvaine-Graši-Liezere), V856 (Cesvaine-Bērzaune) kaj V840 (Cesvaine-Liede).

Loĝantaro redakti

Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 1 237 personoj sur areo de 5,09 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 243 loĝantoj/km².

Ŝanĝo de loĝantaro redakti

Jaro Homoj[3][5]
1939 1400
1965 2800
2000 1833
2021 1231

Etna strukturo redakti

Jaro Homoj
kune
Latvoj Rusoj Belorusoj Ukrainoj Poloj Litovoj La cetero[5]
2000 1833 1654 (90%) 125 (7%) 28 (2%) 7 (0%) 4 (0%) 3 (0%) 12 (1%)
2021 1231 1117 (91%) 70 (6%) 11 (1%) 5 (0%) 5 (0%) 5 (0%) 18 (1%)

Vidindaĵoj redakti

  • Grandbieno kun parko.
  • Kasteltumulo.
  • Lutera preĝejo.

Bildoj redakti

Referencoj redakti

  1. Toponavi.com. Distancoj.
  2. Vostlit.ru CHRONICON LIVONIAE, noto 37 (ruse)
  3. 3,0 3,1 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 1, p. 300.
  4. 4,0 4,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  5. 5,0 5,1 stat.gov.lv

Eksteraj ligiloj redakti

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Cesvaine en Vikimedia Komunejo