Pļaviņas estas urbo en Latvia historia regiono Vidzeme, en la oriento de Latvio. Ĝi situas en distrikto Aizkraukle. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 20 km de Jēkabpils kaj 119 km de Rigo.[1] Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 2 821 personoj sur areo de 7,04 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 401 loĝantoj/km².

Pļaviņas
Urbo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Pļaviņas
Lando Latvio Latvio
Distrikto Aizkraukle
Historia regiono Vidzeme
Supermara alteco 75 m s. m.
Koordinatoj 56° 37′ 00″ N 25° 43′ 01″ O / 56.61667 °N, 25.71694 °O / 56.61667; 25.71694 (mapo)
Areo 7,0 km² (700 ha)
Loĝantaro 2 907 (29.01.2021)
Denseco 415,29 loĝ./km²
Urborajtoj 1928
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-5120, LV-5121
Vikimedia Komunejo: Pļaviņas

Historio Redakti

La areo ĉirkaŭ la nuna Pļaviņas kaj iama Stukmaņi grandbieno estas loĝita ekde la 3-a jarcento, kiel pruvas la arkeologiaj elfosadoj en Lokstene kasteltumulo.

Ĝis la komenco de la 13-a jarcento, la teritorio de Pļaviņas estis parto de la latgala ŝtato Jersika.

Post la Livonia konkero de la krucistoj en la 13-a jarcento, la regiono venis sub la kontrolon de la Arkidiocezo de Rigo.

Post la kolapso de Livonio en la 1560-aj jaroj, ĝi venis al la pola Duklando Pārdaugava. La novaĵoj pri Pļaviņas devenas de la pola-sveda milito, kiam sveda milittendaro situis aoud la enfluejo de Aiviekste en Daŭgavo, kaj fortikaĵoj estis konstruitaj. Tiuj svedaj fortikaĵoj pluvivis ĝis la nuntempo.

En 1721 la regiono venis sub la kontrolon de Rusia Imperio. Pļaviņas (latve Malgranda herbejoj) ricevis sian nomon de la domo de la kamparano, kiu troviĝis ĉi tie. Ĉe la fino de la 19-a jarcento, setlejo komenciĝis formiĝi en tiam Stukmaņi paroĥo. Ĉe la jarcentŝanĝo, ĝi gastigis drinkejon, poŝto stacio kaj kelkajn butikojn servantajn la vitrofabrikon kaj dolomitforbruligilon konstruitan en 1894. Kelkajn kilometrojn plu ĉe la enfluejo de la Aiviekste formiĝis alia setlejo - Gostiņi. Kiam la fervoja linio Stukmaņi-Valka estis malfermita en 1903, pluevoluigo de la vilaĝo estis certigita.[2] Dum la Unua Mondmilito, domoj kaj fabrikoj estis detruitaj, sed post la milito, la kresko de Pļaviņas daŭris.

Pļaviņas akiris la statuson de urbeto en 1922, sed la urborajtojn en 1927. En 1956, la urbo Gostiņi estis aldonita al Pļaviņas.

De 1949 ĝis 1959 kaj de 2009 ĝis 2021, Pļaviņas estis centro de Pļaviņas distrikto (komunumo).

Geografio Redakti

La urbo situas ĉe la loko kie la degelaj akvoj de la Orienta latva glaĉero trarompis la Sēlija montetoj, kreante antikvan valon. Pļaviņas situas ĉe la rando de tiu ĉi antikva Malsupra Daugava valo en 8 km longa strio ĉe la dekstra bordo de Daugava. Skanstupīte kun alfluanto Maiļupīte enfluas ĉe la Daugava inter Gostiņi kaj malnova Pļaviņas.[3]

Averaĝa temperaturo estas -6,5°C en januaro kaj +17°C en julio. Da precipitaĵo falas 750 mm jare.[3]

Transporto Redakti

Tra la urbo pasas fervojaj linioj Rigo-Moskvo kaj Pļaviņas-Gulbene. La aŭtovojo E22/A12 (Rigo-Moskvo) iam pasis tra la urbo, la pretervojo estis konstruita. La P37 Pļaviņas-Gulbene kaj P87 Pļaviņas-Ērgļi vojoj komenciĝas de la pretervojo. Lokaj vojoj estas V945 (Pļaviņas-Jūči), V944 (Pļaviņas-Jaunmuiža), V924 (Pļaviņas-Krievciems) kaj V978 (Pļaviņas-Uģēres). Ne ekzistas pontoj super la Daugava sude.

Vidindaĵoj Redakti

  • Svedaj fortikaĵoj en Gostiņi
  • Luteraj preĝejoj en Pļaviņas kaj Gostiņi

Bildoj Redakti

Referencoj Redakti

  1. Toponavi.com. Distancoj.
  2. Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 3, p. 49.
  3. 3,0 3,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020

Eksteraj ligiloj Redakti

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Pļaviņas en Vikimedia Komunejo