Gulbene estas urbo en Latvia historia regiono Vidzeme, en la nordoriento de Latvio. Ĝi estas ĉefurbo de distrikto Gulbene kaj situas en centre de la distrikto. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 97 km de Valmiera kaj 186 km de Rigo.[1] Laŭ la stato de la jaro 2022 en la urbo vivis 6 867 personoj sur areo de 11,91 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 577 loĝantoj/km².

Gulbene
germane Schwanenburg
Urbo
Gulbenes dzelzcela stacija 1.jpg
Fervoja stacidomo
Flag of Gulbene.svg
Flago
Coat of Arms of Gulbene.svg
Blazono
Lando Latvio Latvio
Distrikto Gulbene
Historia regiono Vidzeme
Rivero Krustalīce
Koordinatoj 57° 10′ 21″ N 26° 45′ 40″ O / 57.17250 °N, 26.76111 °O / 57.17250; 26.76111 (mapo)
Areo 11,9 km² (1 190 ha)
Loĝantaro 6 982 (29.01.2021)
Denseco 586,72 loĝ./km²
Urborajtoj 1928
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-4401
ButtonRed.svg
Europe relief laea location map.jpg
ButtonRed.svg
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Gulbene
Retpaĝo: gulbene.lv

HistorioRedakti

Ĝis la 13-a jarcento, Gulbene havis latgala kasteltumulo, kiu apartenis al la ŝtato Tālava. En 13-a jarcento lando estis konkerita fare de la krucistoj, kaj eniris la parton de Arkidiecezo de Rigo. La unua mencio de Gulbene estis en 1224.[2]

Dum la regado de la Ĉefepiskopo de Rigo, Friedrich von Pernstein, en 1340 la Gulbene ŝtonkastelo (germane Schwanenburg) estis konstruita sur malnova trafikvojo proksimume duonvoje inter la kasteloj de Cesvaine kaj Alūksne. Jam komence de la Livonia Milito en 1559 post la venko en la Batalo de Tirza, Gulbene kastelo estis okupita de la trupoj de Ivano la 4-a. Dum kelka tempo la kastelo estis subigita al reĝo Magnus de Livonio, sed en 1577 ĝi denove falis en la manojn de la rusa armeo. Kiel aliloke en Vidzeme, rusaj soldatoj mortigis aŭ kaptis la plej grandan parton de la populacio en la Gulbene areo.

Post Livonia Milito, la teritorio de Gulbene venis sub polan regon en Pārdaugava Duklando en 1566. Post nova longa milito, en 1629 Svedio konkeris regiono. Post la Granda Nordia Milito en 1721, Gulbene venis sub la kontrolon de la Rusia Imperio kaj apartenis al la Vidzeme (Livonia) provinco.

Ĝis la komenco de la 20-a jarcento, la urbo Gulbene ankoraŭ ne formiĝis, kaj la administra centro de Vecgulbene grandbieno situis en sia loko. La nuna loko de la urbo estis marĉa kaj ne estis konsiderita taŭga por vivi. Krome, la posedantoj de la grandbieno ne estis interesitaj pri kreado de konkuranta centro.

En 1903, la etŝpura fervojo Pļaviņas-Alūksne-Valka estis konstruita kaj la stacidomo en Gulbene, sed la unuaj loĝdomoj komencis aperi proksime de la stacidomo. En 1916-1917 larĝŝpura fervojo al Ieriķi sur la Riga-Valga linio estis konstruita.[3]

Post la Unua Mondmilito, kiam la germana armeo retiriĝis, la fortoj de soveta Latvio, establitaj en la oriento de Latvio, prenis potencon en Gulbene. La 31-an de majo 1919, la latvaj, estonaj kaj danaj trupoj kune okupis la setlejon kaj transdonis ĝin al la administrado de la Respubliko de Latvio.[4]

En 1930 en Gulbene loĝis 3 574 homoj - latvoj 86 %, rusoj 6 %, poloj 3 % kaj judoj 2 %, el kiuj luteranoj 77 %, katolikoj 10 %, ortodoksoj 10 %, judoj 2 %.

Dum la Dua Mondmilito, en la somero de 1944, Gulbene estis en la frontzono, kaj parto de urbo estis detruitaj en bataloj.[3]

GeografioRedakti

Geografie, ĝi situas en la Gulbene montetoj de la Alūksne altebenaĵo. La averaĝa aera temperaturo estas −7 - -7,5 °C en januaro kaj - +16,5 - +17,5 °C, en julio. Da precipitaĵo falas 650 mm jare. La averaĝa daŭro de la senfrosta periodo estas ĉirkaŭ 135 tagoj.[5]

VidindaĵojRedakti

La komplekso de Vecgulbene grandbieno (germane Alt-Schwanenburg) en la suda parto de la urbo estis formita proksime de la mezepoka kastelo de Gulbene. La konstruaĵoj de la grandbieno, kiuj pluvivis ĝis la nuntempo, estis konstruitaj en la 19-a kaj 20-a jarcento, kiam la grandbieno estis posedata fare de baronoj Wolf.

La komplekso inkludas du kastelojn - Gulbene Blanka kastelo (romia stilo) kaj Gulbene Ruĝa kastelo (novgotika stilo, nun parto de la lernejkonstruaĵoj).

Ambaŭ kasteloj estis fajrodetruitaj dum la ribelo de 1905, sed poste estis parte reestigitaj kaj rekonstruitaj. Ĝis hodiaŭ, pluraj partoj de la grandbiena parko kaj farmkonstruaĵoj pluvivis.

BildojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Toponavi.com. Distancoj.
  2. Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 1, p. 606.
  3. 3,0 3,1 Gulbene.lv. Historio. (latve)
  4. Sargs.lv. Dāņu brīvprātīgie Latvijas Neatkarības karā 1919.gadā (latve)
  5. Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020

Eksteraj ligilojRedakti

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Gulbene en Vikimedia Komunejo