Departemento Cezaro

(Alidirektita el Cezaro Departemento)

Departemento Cezaro (hispane Cesar) estas unu el la 32 departementoj de Kolombio. La departemento situas en la nordorienta zono de la lando, la areo estas 22.905 km² kun 1.166.420 loĝantoj.

Departemento Cezaro
FlagoBlazono
departemento de Kolombio [+]

LandoKolombio

Supermara alteco50 m [+]
ĈefurboValledupar
- koordinatoj9° N, 74° U (mapo)9.2333333333333-73.516666666667Koordinatoj: 9° N, 74° U (mapo)
Areo22 905 km² (2 290 500 ha) [+]
Loĝantaro1 295 387 [+] (2020)

HorzonoUTC-5
ISO 3166-2CO-CES

Oficiala(j) lingvo(j)La hispana estas la ĉefa lingvo, la indiĝenaj lingvoj estas oficialaj en siaj teritorioj

Departemento Cezaro (Cezaro)
Departemento Cezaro (Cezaro)
DEC
Departemento Cezaro
Departemento Cezaro

Departemento Cezaro (Kolombio)
Departemento Cezaro (Kolombio)
DEC
Departemento Cezaro
Departemento Cezaro

Map
Departemento Cezaro

Vikimedia Komunejo:  Cesar Department [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Situante en la nordorienta parto de Kolombio, la departemento de Cezaro limas norde kun la departementoj de La-Guaĥiro kaj Magdaleno; en la sudo ĝi limas kun la departemento Bolivaro, Santandero kaj Norda Santandero; kaj en la oriento, kun Norda Santandero kaj la Bolivara Respubliko Venezuelo. Ĝiaj geografiaj koordinatoj estas 07°41’16’’ kaj 10°52’14’’ de norda latitudo kaj 72°53’27’’ kaj 74°08’28’’ de okcidenta longitudo. Parto de la teritorio estas parto de la montaro Serranía del Perijá. Laŭ la stato de 2020 en la departemento vivis 1 295 387 loĝantoj sur areo de 22 905 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 57 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun La Guajira, Magdalena, Bolivaro, Santandero, Norda Santandero kaj Zulia.

Ĝia ĉefurbo estas Valjeduparo. Cezaro iĝis departemento de Kolombio je la 1-a de januaro 1967.

(nombroj de loĝantoj laŭ la stato de 2005)

Geografiaj elementoj redakti

  • La rivero Cesar [seSAR] estas rivero norde de Kolombio kiu elfluas en la montoj de la Sierra Nevada de Santa Marta, en la municipo San Juan del Cesar, Departemento La Guajira, poste trapasas la teritorion de la Departemento Cezaro de nordo al sudo kaj elfluas en la Ciénaga de Zapatosa, zono de la depresio momposina.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti