Châtel ĉe Montsalvens

komunumo de Svislando

Châtel ĉe Montsalvens (en la franca lingvo Châtel-sur-Montsalvens; malnova germanlingva nomo Kastels ob Montsalvens; en Esperanto ankaŭ Ŝatelo ĉe Montsalvens) estas komunumo en la distrikto Grejerco en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 245 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Châtel ĉe Montsalvens
Blazono de Châtel ĉe Montsalvens
Blazono de Châtel ĉe Montsalvens
Blazono de Châtel ĉe Montsalvens
Baraĵo de Montsalvens
Baraĵo de Montsalvens
Baraĵo de Montsalvens
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Grejerco
Koordinatoj  46° 36′ 48″ N 7° 7′ 32″ O / 46.61333 °N, 7.12556 °O / 46.61333; 7.12556 (mapo)Koordinatoj: 46° 36′ 48″ N 7° 7′ 32″ O / 46.61333 °N, 7.12556 °O / 46.61333; 7.12556 (mapo)
Nombro de loĝantoj 245
Areo 2,04 km²
Alteco 908 m super marnivelo
Poŝtkodo 1653
Komunumkodo 2128
Mapo de Châtel ĉe Montsalvens
Mapo de Châtel ĉe Montsalvens
Mapo de Châtel ĉe Montsalvens
vdr

Geografio redakti

Châtel ĉe Montsalvens situas proksimume 15 kilometrojn sude de la kantonĉefurbo Friburgo kaj 6 kilometrojn oriente de la urbo Bulle en la transirzono de la Friburga Mezlando al la Friburgaj Antaŭalpoj, ĉe la nordorienta bordo de la Lago de Montsalvens, baraĵlago, kiu baras la akvon de la riveroj Javro, Jogno, kaj Ruisseau de Montélon. La komunumo konsistas el la vilaĝo Châtel ĉe Montsalvens kaj la setlejoj Planavy, Larisse kaj Les Rapes, kaj kelkaj izolitaj bienoj. La sudan komunumlimon formas la profunda ravino de la rivero Jogno.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,04 km², de kiuj 41,7% estas kovritaj de arbaro, 46,1% servas por agrikulturo kaj 7,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Châtel ĉe Montsalvens limas en nordo al Cerniat, en oriento al Crésuz, en sudo al Broc, kaj en okcidento al Botterens.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 180 de Friburgo al Jaun. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas 6 kilometrojn nordokcidente de la komunumo apud Bulle. Pere de du buslinioj de la entrepreno Transporto Publika Friburga la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumento de Châtel ĉe Montsalvens datiĝas el la jaro 1388 kiel Chastel propre Montservens. La kastlanejo Montsalvens apartenis dum mezepoko duon-duone al la Grafoj de Grejerco kaj la Senjoroj de Corbières. Sub la regado de Rudolfo la 4-a de Grejerco la loĝantoj de Montsalvens liberiĝis de la kazimpostoj. Post la bankrotiĝo de la Grafoj de Grejerco en la jaro 1555 la vilaĝo fariĝis havaĵo de Friburgo kaj apartenis ĝis al Helveta Revolucio unue al la Voktejo Grejerco, poste al la Voktejo Corbières kaj fine al la Voktejo Jaun. En la jaro 1798 ĝi estis atribuita al la distrikto Grejerco. En la jaro 1921 estis konstruita la baraĵlago de Montsalvens, kiu nutras la elektrocentralon en Broc.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti