Chapel Hill (Norda Karolino)

(Alidirektita el Chapel Hill, Norda Karolino)

Chapel Hill estas urbo en la kantonoj Oranĝo, Chatham kaj Durham en la Usona ŝtato de Norda Karolino. La loĝantaro estis 57,233 laŭ la 2010 censo. Tio signifas ke Chapel Hill estas la 15a plej granda urbo en la ŝtato. Chapel Hill, Durham kaj la ŝtata ĉefurbo, Raleigh, faras la angulojn de la Esplora Triangulo (oficiale la Raleigh–Durham–Chapel Hill kombinita statistika areo), kun totala loĝantaro de 1,998,808.[1]

Chapel Hill
vilaĝo en Usono
Administrado
Poŝtkodo 27514–27517 • 27514 • 27517
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 61 960  (2020) [+]
Loĝdenso 1 121 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 54′ N, 79° 3′ U (mapo)35.907308333333-79.049922222222Koordinatoj: 35° 54′ N, 79° 3′ U (mapo) [+]
Alto 148 m [+]
Areo 55,254584 km² ( 552 5.4 584 ha) [+]
Horzono UTC-05:00 [+]
Chapel Hill (Usono)
Chapel Hill (Usono)
DEC
Chapel Hill
Chapel Hill
Situo de Chapel Hill

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chapel Hill, North Carolina [+]
vdr

La urbo estis fondita en 1793 kaj estas centrita sur Franklin Strato. Ĝi kovras 21.3 kvadratajn mejlojn (55 km²). Ĝi enhavas plurajn distriktojn kaj konstruaĵojn kiuj estas enlistigitaj je la Nacia Registro de Historiaj Lokoj. La Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill kaj UNCa Sanigo estas gravaj partoj de la ekonomio kaj urba influo. Lokaj artistoj kreis multajn murpentraĵojn.

Historio redakti

La areo estis la hejma loko de frua loĝanto William Barbee de Middlesex, Virginio, kies 1753 gratifiko de 585 akreoj de John Carteret, kiu estis la 2a Grafo Granville, estis la unua de du landaj gratifikoj en kio estas nuntempe la Chapel Hill-Durham areo. Kvankam William Barbee mortis subite post li loĝiĝis tie, unu el liaj ok infanoj, Kristoforo Barbee, fariĝis grava kontribuanto al la komunuma kaj novnaskita Universitato de Norda Karolino.

 
Murpentraĵo ĉe Amber Alley inter Franklin kaj Rosemary stratoj

Chapel Hill evoluiĝis laŭ monteto; la spino estis la originala ejo de malgranda Anglikana "Kapelo de Faciliĝo", konstruita en 1752, sciita kiel "New Hope Chapel". La Carolina Inn nun okupas ĉi tiun ejon. En 1819, la urbo estis fondita por servi al la Universitato de Norda Karolino kaj evoluigita ĉirkaŭ ĝi. La urbo estis luita en 1851 kaj la ĉefstrato, Franklin Strato, estis nomita en la memoro de Benjamin Franklin.[2][3]

En 1969, unu jaron post kiam la urbo tute integris siajn lernejojn, la komunumo de Chapel Hill elektis Howard Lee por servi kiel la urbestro. Estis la unua plimulta-blanka urbo en la Sudo de Usono kiu elektis afrik-usonan urbestron.[4] Servante de 1969 ĝis 1975, Lee helpis establi Chapel Hill Transit-on, kiu estis la urba aŭtobuso-sistemo. Ĉirkaŭ 30 jaroj poste, en 2002, la ŝtato de Norda Karolino aprobis leĝon por provizi senpagan servon por ĉiuj uzantoj je lokaj aŭtobusoj. La aŭtobus-operacioj estas financitaj per la urbaj impostoj el Chapel Hill kaj Carrboro, federalaj gratifikoj kaj UNCa studentaj kotizoj. Pluraj hibridaj kaj elparolitaj aŭtobusoj estis aldonitaj ĵuse. Ĉiuj aŭtobusoj portas GPSajn dissendilojn por raporti pri sia loko je akurata tempo en retejo. La aŭtobusoj povas transporti biciklojn kaj enhavas rulseĝajn levigilojn.

Monato Monatoj Sezonoj Jaro
Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec Vin Pri Som Aŭt


Registaro redakti

Chapel Hill uzas konsili-manaĝeran tipon de registaro. La komunumo elektas urbestron kaj ok konsiliajn membrojn. Urbestroj servas en du-jaraj terminoj. Konsilianoj servas en kvar-jaraj terminoj. Urbestrino Pam Hemminger, eksa membro de edukada stabanaro, estis elektita en 2015 kaj re-elektita en 2017.[5] Ŝi venkis aktuale Mark Kleinschmidt, kiu en 2009 estis elektita la unua publike geja urbestro de Kapela Monteto, sukcesante eksigi kvar-jaran regotempon de urbestro Kevin Foy.[6]

Notoj redakti

  1. [1]
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-28. Alirita 2019-11-07.
  3. [2]
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-11-04. Alirita 2019-11-07.
  5. [3] ta de novembro, 2017.
  6. [4]