Malfermi la ĉefan menuon

Charles Dillon Perrine

usona astronomo

Charles Dillon Perrine (naskiĝis la 28-an de julio 1867, en Ohio, mortis la 21-an de junio 1951, en Villa General Mitre) estis Argentino astronomo. Naskita en Usono, li vivis kaj laboris en Argentino.

Charles Dillon Perrine
Charles Dillon Perrine
Charles Dillon Perrine
Persona informo
NomoCharles Dillon Perrine
Dato de naskiĝo28-a de julio 1867
Loko de naskiĝoOhio
Dato de morto21-a de junio 1951
Loko de mortoVilla General Mitre
Okupoastronomo
Aĝo je morto83
Portalo pri Homoj
Information icon.svg
vdr

Li laboris en la observatorio Lick de 1893 ĝis 1909, kaj estis direktoro de la Nacia Argentina Observatorio (nune nomata El Observatorio Astronómico de Córdoba[1]) de 1909 ĝis 1936.

Li kaj George W. Ritchey observis la ŝajnan superluman movon de la gasnuboj ĉirkaŭ la novao GK Persei de 1901.

Li malkovris en 1904 kaj 1905 du satelitojn de Jupiteron, nomitaj "Jupitero VI" kaj "Jupitero VII", kiuj ricevis iliajn nomojn Himalio kaj Elaro en 1975. Li malkovris plurajn kometojn, inter kiuj la kometon 18D/Perrine-Mrkos, kiu poste estis perdita.

Li promociis la astronomion en Argentino, kaj rekomendis la konstruon de granda teleskopo de Bosque Alegre[2] kiu estis elfinita en 1942[3].

Li mortis en 1951 en Villa General Mitre, urbo kiu pli malfrue nomiĝis Villa del Totoral, kaj li estis entombigita en la cementerio disidente de la urbo Kordobo.

HonorojRedakti

Antonín Mrkos donis lian nomon al la asteroido 6779 Perrine.

Noto kaj referencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti