Charlotte Speir Manning

Charlotte Speir Manning (naskonomo Charlotte Solly) (18031871) estis brita feministo, verkisto kaj edukisto. Ŝi verkis librojn pri Barato kaj estis la unua estro de Girton College, Universitato de Kembriĝo. Ŝi ankaŭ estis prezidento de la virina diskutgrupo la Kensington Society (socio Kensington).

Charlotte Speir Manning
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1803 (1803-03-30)
Morto 1-an de aprilo 1871 (1871-04-01) (68-jaraĝa)
en Westminster
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Patro Isaac Solly
Edz(in)o James Manning
Okupo
Okupo hindologo
vdr

Vivo redakti

Charlotte Solly naskiĝis en 1803, en Leyton, Essex, filino de la komercanto Isaac Solly. Ŝi havis naŭ gefratojn.

En 1835, ŝi edziniĝis kun William Speir, brita kuracisto kiu loĝis kaj laboris en Barato. Post lia morto, ŝi revenis al Londono kaj en 1857 ŝi edziniĝis kun James Manning (1781-1866)[1], eminenta londona juristo kaj juĝo kiu aĝis 22 jarojn pli ol sia nova edzino. Li jam havis du filinojn el sia unua edziĝo, Charlotte Manning kaj Elizabeth Adelaide Manning.

En 1863, Speir Manning amikiĝis kun Emily Davies kaj aliĝis al komitato por akiri virinrajtojn pri University Local Examinations (Universitataj lokaj ekzamenoj). Poste, en 1865 fondiĝis diskutgrupo la Kensington Society (socio Kensington). Ĝi kuniĝis ĉe 44, Philmore Gardens en Kensington, Londono, la hejmo de ĝia prezidento, Charlotte Speir Manning[2]. En 1869 fondiĝis nova virina kolegio en Hitchin - kiu fariĝos Girton College post translokiĝo apud Kembriĝo. Charlotte Speir Manning estis la unua estro de tiu kolegio[3].

Speir Manning ankoraŭ interesiĝis pri Barato, kaj ŝi fondis londonan branĉon de la National Indian Association (Nacia barata socio) kaj estis ĝia unua prezidento.

Ŝi mortis la 1-an de aprilo 1871.

Verkoj redakti

Charlotte Speir Manning verkis la jenajn librojn pri Barato[4]:

  • Life in Ancient India (1856) (Vivo en antikva Barato)
  • Ancient and Medieval India (1869) (Antikva kaj mezepoka Barato)

Ŝi sendis Ancient and Medieval India al John Stuart Mill kiu respondis tiel:

"Nenio povas esti pli laŭdinda ol via motivo por verki la libron - inspiri pli grandan respekton por la homoj de Barato en la mensoj de tiuj kiuj estas nomumitaj regi ilin." [5]

Notoj redakti