Cheick Modibo Diarra

Cheick Modibo Diarra (1952) estas malia astrofizikisto, komercisto kaj politikisto. De la 17-a de Aprilo ĝis la 11-a de Decembro 2012 Diarra gvidis provizoran registaron en Malio.

Cheick Modibo Diarra
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aprilo 1952 (1952-04-21) (71-jaraĝa)
en Nioro du Sahel
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Malio vd
Alma mater Universitato de Parizo 6 • Universitato de ParizoUniversitato Howard • Lernejo Centra de Parizo vd
Profesio
Okupo astronomo • astrofizikisto • politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Diarra naskiĝis en Nioro du Sahel kaj estas bofilo de la iama malia prezidento Moussa Traoré. Li studis matematikon, fizikon kaj analizan mekanikon ĉe la Universitato Pierre kaj Marie Curie en Parizo. Poste, li akiris mastrogradon en kosmofluga inĝenierarto kaj doktoriĝis en mekanika inĝenierarto ĉe Universitato Howard en Washington D. C. Li estis dungita de la Jet Propulsion Laboratory de Caltech, kie li laboris por diversaj programoj de NASA[1]. Li poste fariĝis la edukdirektoro por la Marsa Esplorprogramo de NASA. Diarra, ankaŭ laboris por Microsoft kaj akiris la Usonan civitanecon.

En 1999 NASA permesis al Diarra labori partatempe por ke li povu okupiĝi pri la disvolviĝo de la edukado en Afriko. Tiucele li fondis la Pathfinder Foundation (Skolta Fondumo). En 2002 li prenis "sabbatical leave" por krei esploran laboratorion por sunenergio en Bamako. La antaŭaj du jaroj Diarra jam estis goodwill ambassador por UNESKO. En 2002 kaj 2003, li denove estis prezidanto de la African Virtual University (Afrika Virtuala Universitato) en Kenjo. De 2006 ĝis la fino de 2011, li estis la prezidanto de Microsoft por Afriko.

Vidu ankaŭ redakti

Studplano (i.a. por Afriko)

Referencoj redakti

  1. Mireille Grosjean, Muzaiko, la 21-an de junio 2018.