Cher (departemento)
Cher [ʃɛʁ] estas unu el la ses departementoj, kiuj formas la francan regionon Centro-Valo de Luaro. Ĝi estas 7 235 km2 granda kaj havis 311 650 loĝantojn en la jaro 2013[1]. La ĉefurbo de la departemento estas Bourges. Aliaj urboj estas Saint-Amand-Montrond kaj Vierzon. La departemento enhavas 287 komunumojn.
Cher | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
Administrado | |
Lando | ![]() |
Regiono | Centro-Valo de Luaro |
Numero | 18 |
Prefektejo | Bourges |
Subprefektejoj | Saint-Amand-Montrond Vierzon |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 300 933 (2020) |
Loĝdenso | 41,6 loĝ./km2 |
Areo | 7 235 km2 |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 19 |
Komunumaroj | 20 |
Komunumoj | 290 |
Cher situas precize je la centro de Francio. Krom kelkaj montetoj, la teritorio de Cher estas grandparte ebena kaj kovrita de kampoj kaj arbaroj (tipaj pejzaĝoj de Sologne).
Arondismentoj Redakti
La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:
Ekonomio Redakti
Tiu departemento estas ĉefe kampara, Bourges estas la sola granda urbo kie koncentriĝas 23% de la loĝantaro kaj preskaŭ ĉiuj ekonomiaj aktivaĵoj.
Agrikulturo ludas grandan rolon: bredado de bovedoj kaj kultivado de cerealoj.
Heredaĵo Redakti
Cher ne posedas famajn vizitindaĵojn, tamen estas kelkaj belaj ekzemploj de mezepoka arkitekturo (Abatejo de Noirlac, vilaĝo Apremont-sur-Allier). La ĉefurbo Bourges estas ankaŭ belega urbo, kies katedralo estas en la listo de la Monda heredaĵo de UNESKO. Ĉiujare printempe okazas fama muzikfestivalo kiu allogas vizitantojn el la tuta lando, kaj eĉ el eksterlando.
Famaj personoj Redakti
Notoj kaj referencoj Redakti
- ↑ Insee. Chiffres clés : Département du Cher (18) (france). Alirita 25-an de aprilo 2014.