Chigny VD

komunumo de Svislando
- La mallongigo VD en Chigny VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Chigny.

Chigny estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 331 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Chigny
Blazono de Chigny
Blazono de Chigny
Blazono de Chigny
Vitejo en Chigny
Vitejo en Chigny
Vitejo en Chigny
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 31′ 11″ N 6° 28′ 38″ O / 46.51972 °N, 6.47722 °O / 46.51972; 6.47722 (mapo)Koordinatoj: 46° 31′ 11″ N 6° 28′ 38″ O / 46.51972 °N, 6.47722 °O / 46.51972; 6.47722 (mapo)
Nombro de loĝantoj 331
Areo 0,90 km²
Alteco 445 m super marnivelo
Poŝtkodo 1134
Komunumkodo 5628
Mapo de Chigny
Mapo de Chigny
Situa mapo de Chigny
vdr

Geografio redakti

La komunumo Chigny situas du kilometrojn nordokcidente de la distriktĉefurbo Morges tri kilometrojn norde de la Lago Lemano en la arbara valo de la rivero Morges, kiu formas la okcidentan komunumlimon. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Chigny kaj La Vogeaz, kaj la setlejoj La Motte kaj La Morgette.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 0,90 km², de kiuj 5,6% estas kovritaj de arbaro, 74,4% servas por agrikulturo kaj 16,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Chigny limas en nordo al Vufflens-le-Château, en oriento kaj sudo al Morges, en sudsudokcidento en unu punkto al Tolochenaz, kaj en okcidento al Lully.

Trafiko redakti

Chigny situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 1 kilometron sude de la komunumo apud Morges. Tra Chigny pasas konekta vojo de Morges al Vufflens-le-Château. Pere de la mallarĝspura trama fervojlinio de Bière al Morges la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Chigny datiĝas el la jaro 1221 kiel Chinie. Dum mezepoko Chigny apartenis al la Senjorujo Vufflens, kiu sub la berna regado ĝis la Helveta Revolucio de 1798 apartenis al la Voktejo Morges, kiu poste fariĝis distrikto. Eklezie ĝi apartenis ĝis 1544 al la Paroĥo Joulens kaj ek de tiam al la Paroĥo Vufflens-le-Château.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti