Chrastné troviĝas en la plej griza parto

Bazaj informoj redakti

Chrastné (ĥrastnE), hungare Abaújharaszti (abaUjharasti) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo.

Situo redakti

Chrastné situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Košice troviĝas 13 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1357 en formo "Harazth". En 1910 loĝis en Abaújharaszti 263 homoj, (228 slovakoj, 28 hungaroj, unusola germano). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Košice, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Chrastné 356 homoj, (349 slovakoj, 3 hungaroj, po 2 ciganoj kaj ĉeĥoj).