Christian Gottlieb Gmelin (apotekisto)

Christian Gottlieb Gmelin (1749-1809) estis germana kuracisto kaj apotekisto, diplomiĝinta en la Universitato de Erlangen. Li estis patro de la profesoro pri kemio kaj apoteko Christian Gottlob Gmelin (1792-1860). Li apartenis al la tria generacio de la Gmelina dinastio.

Christian Gottlieb Gmelin
(1749-1809)
Apoteko de la familio Gmelin, en Tubingeno, en 1825.
Apoteko de la familio Gmelin,
en Tubingeno, en 1825.
Persona informo
Naskiĝo 10-a de januaro 1749
en Tübingen, Sankta Romia Imperio
Morto 8-a de decembro 1809
en Tübingen, Germana Imperio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco duklando Virtembergo vd
Alma mater Universitato de Erlangen
Universitato de Tubingeno
Familio
Patro Johann Konrad Gmelin vd
Gefratoj Samuel Gottlieb Gmelin vd
Infanoj Ferdinand Gottlieb von Gmelin • Gustav Adolf Gmelin • Christian Gottlob Gmelin vd
Profesio
Okupo apotekisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis filo de Johann Konrad Gmelin (1707-1759) kaj Marie Veronika Erhardt (17.09.1713 Urach - 30.04.1797 Tübingen). Kiel sia patro, tiel Gmelin studis medicinon kaj en 1785 li ricevis sian diplomon pri doktoriĝo en la Universitato de Erlangen. Tiel kiel li sin dediĉis al medicino. Dum tri jaroj li estis asistanto en Ŝafhaŭzo; ses monatoj en Karlsruhe; kvar monatoj Frankfurto ĉe Majno, kaj unu jaron kaj duonon en Hanovero.

En 1772, Gmelin reiris al Tübingen kaj ricevis sian diplomon pri farmacio. Li direktis la apotekon de sia praavo Johann Gaum (1702-1772)[1], kies heredaĵon lia patrino ricevis post la morto de sia patro Johann Konrad Gmelin. En 1773 li edziĝis al Christiane Veronika Gmelin (1755-1785), fratino de la patro de Leopold Gmelin, Johann Friedrich Gmelin (1748-1804). Post ŝia morto, li edziĝis al Friederike Charlotte Haas (1765-1831). Christian Gottlieb Gmelin estis apotekisto alte respektata kaj ofte li estis konsultata de fakuloj pri kemio.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti