Johann Konrad Gmelin
Johann Konrad GMELIN (1707-1759) estis germana apotekisto, kemiisto, kirurgo kaj kuracisto,[1] En 1763, li translokiĝis al Sankt-Peterburgo kie li estis indikita kiel profesoro pri botaniko.
Johann Konrad Gmelin | ||
---|---|---|
![]() Blazono de la familio Gmelin
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 2-a de aŭgusto 1707 en Tübingen, Sankta Romia Imperio | |
Morto | 19-a de junio 1759 en Tübingen, Sankta Romia Imperio | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | duklando Virtembergo ![]() | |
Alma mater | Universitato de Tubingeno Universitato de Lejdeno | |
Familio | ||
Patro | Johann Georg Gmelin la Maljuna ![]() | |
Gefratoj | Johann Georg Gmelin kaj Philipp Friedrich Gmelin ![]() | |
Infanoj | Christian Gottlieb Gmelin (apotekisto), Samuel Gottlieb Gmelin ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | kemiisto apotekisto universitata instruisto ![]() | |
Aktiva en | Tübingen vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio
redaktiLi estis filo de Johann Georg Gmelin (1674-08-17 Tübingen - 1728-08-19 Tübingen) kaj Susanne Barbara Haas (1687-1760). Li estis trejnita de sia patro kiel kemiisto kaj apotekisto kaj ekstudis en la Universitato de Regensburg kaj poste li vojaĝis tra Pollando kaj Hungario, tie kie li aparte sin dediĉis al minado kaj sal-esploroj. Returne, li iris al Lepsiko kaj Dresdeno, tie kie li konatiĝis kun amikoj kaj aliaj erudiciuloj. Pli malfrue li eniris en la Universitato de Lejdeno kie li restis du jarojn, kaj en 1730, li reiris al sia naskiĝurbo.
Tie li ekprenis la estrecon de la apoteko de sia patro, ricevis sian diplomon pri doktoreco kaj ekprofesoris en la Universitato de Tübingen. Li ankaŭ renomiĝis kiel praktika kuracisto. En la 6-a de novembro 1731, li edziĝis al Maria Veronica Erhardt (17.09.1713 Urach, Wurttemberg - 30.04.1797 Tübingen, Baden-Württemberg) kaj kune ili havis dekkvin infanojn. Li estas unu el la fondintoj de la malnova tubingena linio de la familio Gmelin.
Literaturo
redakti- gedbas.genealogy.net
- Allgemeine Deutsche Biographie
- Personensuche
- Lokale Schulentwicklung und städtische Lebenswelt: das Schulwesen in ...
- Goethe als Chemiker
- Mineralogie, Geologie und Paläontologie an der Universität Tübingen von den Anfängen bus zur Gegenwart
- The Western Christian Presence in the Russias and Qājār Persia, c.1760–c.1870