Philipp Friedrich Gmelin

Philipp Friedrich Gmelin (1721-1768) estis germana kuracisto, kemiisto, botanikisto, profesoro pri kemio kaj botaniko, filo de Johann Georg Gmelin la Maljuna (1684-1728), frato de la apotekisto kaj kuracisto Johann Conrad Gmelin (1707-1759) kaj patro de kuracisto kaj naturalisto Johann Friedrich Gmelin (1748-1804), Christian Gottlieb von Gmelin (1749-1818) kaj Georg Heinrich Gmelin (1757-1824). Li studis la kemion de la antimono kaj verkis tekstojn pri la pankreataj duktoj[1], mineralakvo kaj plantoj.

Philipp Friedrich Gmelin
(1721–1768)
Germana kuracisto, kemiisto kaj botanikisto.
Germana kuracisto, kemiisto kaj botanikisto.
Persona informo
Naskiĝo 19-a de aŭgusto 1721
en Tübingen, Sankta Romia Imperio
Morto 9-a de majo 1768
en Tübingen, Sankta Romia Imperio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Tubingeno
Akademio de Sciencoj de Göttingen
Familio
Patro Johann Georg Gmelin la Maljuna vd
Gefratoj Johann Georg GmelinJohann Konrad Gmelin vd
Infanoj Johann Friedrich GmelinChristian Gottlieb Gmelin vd
Profesio
Okupo kemiistobotanikisto • universitata instruisto • kuracisto vd
Laborkampo plantoscienco vd
Aktiva en Tübingen vd
Doktoreca konsilisto Burchard Mauchart vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Estante 15-jara, li translokiĝis al la Universitato de Tubingeno por studi natursciencojn kaj medicinon. Post kompletigi la kurson, li vojaĝis al Nederlando kaj Anglio. En 1744, li reiris al Tubingeno kiel fizikisto en la urbo. En 1755, okaze de la morto de sia frato Johann Georg Gmelin, li estis nomumita profesoro pri botaniko kaj kemio, kaj konservis ĉi-postenon ĝis sia morto. En 1757, li elektiĝis kiel koresponda ano de la Akademio de Sciencoj en Gotingeno.

Escepte de eta verko pri botaniko (Otia botanica, 1760), kiun li uzis por siaj prelegoj pri botaniko, kaj unu Raporto pri la naturfontoj de Reutlinger (1761) li publikigis nur hazardajn akademiajn skribaĵojn, kiuj estis temoj por la kuraciva medicino, tamen ne atingis pli altaj niveloj. Philipp Friedrich Gmelin konkretigas la sorton de la tiam nomataj mirindaj infanoj, kies nekutima frukteco alportas grandajn atendojn pro la antaŭa signifo de la individuo, kiu tamen restas neplenumita.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti