Cristian VEILLET (naskiĝis en Nancio en 1954) estas franca astronomo.

Li lernis en la Normala Supera Lernejo Parizo-Saclay kaj estis diplomita pri matematiko ĉe la Universitato Parizo Sudo de Orsay kaj pri astronomio ĉe la Universitato Pierre-et-Marie-Curie. Por sia disertaĵo de tria ciklo, kiun li defendis en 1979, li pasis multenombrajn noktojn ĉe la observatorio de la Pic du Midi de Bigorre, observante la naturajn satelitojn de Urano sur fotaj platoj faritaj per la teleskopo de 1 metro.

Post unu jaro dediĉita al la instruo pri matematiko ĉe la liceo Georges Baumont, li estas dungita kiel astronomo en oktobro 1980 ĉe la Centre de recherches en géodynamique et astrométrie (CERGA) norde de Grasse.

Post 16 jaroj proksime de Grasse, li transloĝiĝas en 1996 en la insulon Waimea (Havajo, Usono) por labori ĉe la Franca-Kanada-Havaja Observatorio, kies plenumanta direktoro li fariĝis en aprilo 2003. Li finis sian trian kaj lastan mandaton la 30-an de aprilo 2012.

Post pli ol 16 jaroj en Havajo, li iris komence de februaro 2013 en Tucson (Arizono), kie li direktoras la Large Binocular Telescope, lia oficejo estas sur la kampuso de la Universitato de Arizono.

Malkovroj redakti

Elde la Franca-Kanada-Havaja Observatorio, li malkovris la sateliton de Jupitero S/2010 J 2 (aǔ Jupitero LII) kaj 133 asteroidojn[1] inter kiuj la amoran asteroidon (24445) 2000 PM8 kaj la transneptunajn objektojn (150642) 2001 CZ31 kaj 2001 PK47 ; li malkovris ankaŭ, ke la transneptuna objekto 1998 WW31 estas duopa.

La asteroido 16984 Veillet[2] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti