Cifuentes estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi estas konstituita de la urbo Cifuentes kaj aliaj dek domaroj, el kiuj tri estas submunicipoj, nome Entidades de Ámbito Territorial Inferior al Municipio (EATIM) -Gárgoles de Abajo, Gualda kaj Moranchel- kaj la cetero neoficialaj submunicipoj -Carrascosa de Tajo, Gárgoles de Arriba, Huetos, Oter, Ruguilla, Sotoca de Tajo kaj Val de San García-.

Cifuentes
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19420
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro José Luis Tenorio Pasamón (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 1 682  (2023) [+]
Loĝdenso 8,32 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 47′ N, 2° 37′ U (mapo)40.786388888889-2.6213888888889Koordinatoj: 40° 47′ N, 2° 37′ U (mapo) [+]
Alto 894 m [+]
Areo 219,95 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Cifuentes (Hispanio)
Cifuentes (Hispanio)
DEC
Cifuentes
Cifuentes
Situo de Cifuentes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cifuentes [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Toponimio redakti

La nomo Cifuentes aperis tiel jam en la 13-a jarcento kiel referenco al la kompono de cien (cent) kaj fuentes (fontoj), subkomprene de cent en la senco de granda kvanto do reference al cent-fontoj, nome al la fontoj de la rivero Cifuentes.[1]

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas cifuenteño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 1 830 loĝantoj kaj la denseco estas de 8,32 loĝ/km².

Situo redakti

Cifuentes situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la nordo de la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, do en ties centro, je altitudo de 894 m super marnivelo; je 69 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, borde de la Centra Altebenaĵo. La areo de ties teritorio estas de 219,95 km²; tio faras ĝin la kvina plej granda, laŭ etendo, en la provinco. La geografiaj koordinatoj estas 40°47′11″N 2°37′17″Ok.

Historio redakti

 
Kastelo de Don Juan Manuel.

La origino de la urbeto, same kiel de multaj aliaj de la komarko, datas el la tempo de la konkero de la Tajfo de Toledo fare de la kristanoj de Kastilio, fine de la 11-a jarcento. En la 12-a jarcento, pro la reconquista de Kvenko, ĝi stariĝis kiel eklezia ĉefurbo kaj la ĉefa kaj plej granda urba kerno de la komarko.

En 1273, Alfonso la 10-a la Saĝulo kreis en Gualda, submunicipo aktuale parto de Cifuentes, la grava institucion "Real y Honrado Concejo de la Mesta", pri la regado de la ŝafa brutobredado.[2]

En la 14-a jarcento la infanto don Juan Manuel akiris la senjorlandon de Cifuentes al sia kuzino la infantino doña Blanca kaj konstruigis sian kastelon sur monteto sudoriente de la urbeto. La teritorio "común de villa y tierra de Cifuentes" iĝis en tiu jarcento tero de realengo (reĝa jurisdikcio).

En 1431 Henriko la 4-a donis la vilaĝon kaj ties terojn al Juan de Silva kiu estos la unua grafo de Cifuentes.

La Princino de Éboli naskiĝis en Cifuentes en la 16-a jarcento.

En la 18-a jarcento la grafo Fernando de Silva ribeliĝis kontraŭ la Burbonoj. Kiel reprezalio, estis detruita lia palaco, kiu staris ĉe la ĉefa placo. El la 18-a jarcento, la urbo iĝis grava komerco centro, ĉefe agrikultura kaj brutobreda, ĝis fino de la 20-a jarcento, ĝis la instalo proksime de la atomcentralo de Trillo, kio okazigis gravan fortajn ekonomiajn plialtigon kaj ŝanĝon.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 1 830, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Cifuentes, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Cifuentes kie oni falis al la nunaj 1 830.

Arthistoria heredo redakti

 
Preĝejo de Kristo Savinto.
  • La kastelo, de kvadrata plano, konstruigita de don Juan Manuel en la 14-a jarcento.
  • La Preĝejo de Kristo Savinto, de romanika stilo, estis konstruita fine de la 13-a jarcento sur la bazo de alia preĝejo antaŭromanika.
  • La hospitalo kaj la ermitejo de la Remedio estis konstruitaj en la 15-a jarcento.
  • Ekzistas ankaŭ aliaj kapeloj, preĝejoj kaj konventoj, same kiel antikvaj domegoj.

Ĉe la kastelo elfluas la rivero Cifuentes, kiu elfluas en la riveron Taĵo post pasi tra Gárgoles de Arriba, Gárgoles de Abajo kaj Trillo. Tra tiuj setlejoj iras la Lanvojo, antikva vojo kiu profitas parton de antikva duaranga romia ŝoseo (Segontia-Erkavika), kiu komunikis la hispanan orienton kun Burgos, kie ĝi ligiĝas kun la Jakoba Vojo.

Kulturo redakti

Tie naskiĝis monaĥo Diego de Landa, gravulo en la historio de Meksiko, partikulare en Jukatano. Tie naskiĝis ankaŭ la Princino de Éboli kaj pasis Camilo José Cela en sia fama Viaje a la Alcarria (Vojaĝo al Alkario, farita en 1946 kaj publikigita en 1948). La teritorio estis vizitata de gravuloj el eŭropaj reĝaj familioj. Por ekzemplo, en 1925-1930 estis vizitata de Karl Ludwig, grafo de Luksburgo, Princo de Carolath-Beuthen kaj Princo de Schoenaich-Carolath, kaj en 1994 estis vizitata de la reĝoj de Hispanio kun okazo de la inaŭguro de la lernojaro.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Notoj redakti

  1. GARCÍA LÓPEZ, Juan Catalina. La Alcarria en los dos primeros siglos de su reconquista. Institución Provincial de Cultura "Marqués de Santillana". Guadalajara, 1973. ISBN 978-84-500-5888-8. Paĝo 36.
  2. El Germen de la Mesta. Ayuntamiento de Gualda.

Vidu ankaŭ redakti