Cindrogriza ansero

La Cindrogriza ansero aŭ laŭ la latina scienca nomo Vaksabeka ansero (Cereopsis novaehollandiae)[1] au foje Gruntansero estas granda ansero loĝanta en suda Aŭstralio. Tiu specio ricevis anglan nomon el insulo Kabo Barren, kie oni vidis specimenojn la unuan fojon fare de eŭropaj esploristoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cindrogriza ansero
Cindrogriza ansero
Cindrogriza ansero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Cereopsis
Specio: C. novaehollandiae
Cereopsis novaehollandiae
(Latham, 1802)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

 
Kapa detalo

Ĝi estas la plej pekuliara ansero de necerta aliĝo (Sraml et al. 1996). Ĝi povus aparteni ĉu al la subfamilio de "veraj anseroj" kaj cignoj nome Anserenoj aŭ al la subfamilio de tadornoj nome Tadornenoj kiel distinga tribo Cereopsini, aŭ esti separata, eble inklude la prahistorie formortintaj neflugaj Novzelandaj anseroj de la genro Cnemiornis, en distinga subfamilio Cereopsenoj. Ja la unuaj ostoj de la birdoj de Novzelando malkovritaj estis ege similaj al tiuj de la Cindrogriza ansero, erare tiam menciitaj kiel "Novzelanda cindrogriza ansero" ("Cereopsis" novaezeelandiae).

Ĝi estas la ununura specio de la monotipa genro "Cereopsis". La pli malgranda populacio de Cindrogriza ansero en Okcidenta Aŭstralio estis priskribata kiel subspecio, Cereopsis novaehollandiae grisea, kaj nomata angle laŭ la insularo konata kiel Recherche.

Aspekto redakti

 
Paro en Tasmanio
 
Paro ĉe Parko Cleland, Aŭstralio
 
Nestumado
 
Junulo en insulo Maria.
 
Cereopsis novaehollandiae - MHNT

Tiuj estas fortikaj anseroj kaj ties preskaŭ uniforme griza plumaro, kun rondoformaj nigraj punktoj ĉe flankoj, estas unika. La vosto kaj flugoplumoj estas nigrecaj kaj la kruroj estas rozkoloraj kun nigraj piedoj. La mallonga, kurbeca nigra beko kaj enorma verdeca vaksaĵo havigas ties tre pekuliaran mienon. La frunto kaj krono estas blankaj. La iriso estas rozkolora al helbruna kaj krome estas nigreca fajna okulringo. La kapo estas proporcie malgranda, la kolo estas longa kaj forta, pli larĝa je la kuniĝo al la korpo.

La Cindrogriza ansero estas 75 al 100 cm longa, pezas 3 al 7 kg kaj havas enverguron de 150 al 190 cm; maskloj estas iome pli grandaj ol inoj. Junuloj estas brunecaj kun blankaj makuloj.

Kutimaro redakti

Ties kapablo por trinki salan aŭ salecan akvon permesas la nombrojn de tiuj anseroj resti en insulojn la tutan jaron.[2] Ili estas unu el la plej raraj anseroj de la mondo.[2] Ĝi estas gregema for de la reprodukta sezono, kiam ili vagadas pli amplekse, formante malgrandajn arojn.

Tiu aŭstralazia birdo manĝas per paŝtado kaj rare naĝas. Ili estas esence vegetaranoj. Ili estas atakemaj kaj unu birdo povas hegemonii en aro de birdokorto. Dum reprodukta sezono ili povas ataki pli grandajn bestojn, eĉ homojn.

Ili vivas ĝis 15 jarojn.

Disvastiĝo kaj vivejo redakti

Nature ili loĝas en estuaroj kaj aliaj marbordaj areoj de suda Aŭstralio, ĉefe sudorienta Aŭstralio kaj Tasmanio. Ili estis enmetitaj en Novzelando, kie estas protektitaj.

Iama malpliiĝo en nombroj ŝajne ŝanĝis ĉar almenaŭ birdoj orientaj adaptiĝis al manĝo en agrikultura tero. La reproduktaj areoj estas herbecaj insuloj ĉe la aŭstralia marbordo, kie tiu specio nestumas surgrunde en kolonioj. Ili ne malbone akceptas kaptitecon, tre pretaj reproduktiĝi en kaptiteco se disponeblas sufiĉe grandaj birdokortoj. En kaptiteco estas aprezataj de bestoĝardenoj kaj privataj kolektoj.

En Aŭstralio esploristoj de la 19a jarcento nomigis kelkajn insulojn kiel "Goose Island" (Ansera Insulo) pro la ĉesto de tiu specio tie.

En 1968, malgranda nombro de ansero estis enmetita en la insulo Maria.[2]

Subspecioj redakti

Oni agnoskas du subspeciojn de Cereopsis novaehollandiae:[3]

  • Cereopsis novaehollandiae novaehollandiae
  • Cereopsis novaehollandiae grisea

Referencoj redakti

  1. Etimologio: Cereopsis, "vakseca", el latina cere-, "vakso", kaj antikva greka opsi-, "aspekto". Tio aludas al pekuliara beko, novaehollandiae, novlatina por "Nova Holando", malnova nomo de Aŭstralio.
  2. 2,0 2,1 2,2 Cape Barren Goose, Cereopsis novaehollandiae. Parks & Wildlife Service. Alirita 29a Novembro 2009.
  3. Peterson, A. P. Zoonomen. Zoological Nomenclature Resource - Anseriformes
  • Madge, Steve & Burn, Hilary (1987): Wildfowl : an identification guide to the ducks, geese and swans of the world. Helm Identification Guides, London. ISBN 0-7470-2201-1
  • Sraml, M.; Christidis, L.; Easteal, S.; Horn, P. & Collet, C. (1996): Molecular Relationships Within Australasian Waterfowl (Anseriformes). Australian Journal of Zoology 44(1): 47-58. COI:10.1071/ZO9960047 (HTML resumo)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti