Esperancaj mali-eŭkaliptaroj

La esperancaj mali-eŭkaliptaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al la mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj. Ĝi situas en la "sudokcident-aŭstralia biodiverseco-riĉaĵejo" difinita de la organizaĵo Naturprotekto Internacie, kaj en la tutmondaj 200-regiono "sudokcident-aŭstraliaj arbaroj kaj arbustaroj".

Esperancaj mali-eŭkaliptaroj
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso • ekoregiono [+]

LandoAŭstralio
Federacia ŝtatoOkcidenta Aŭstralio
Koordinatoj33° 20′ 0″ S, 121° 10′ 1″ O (mapo)-33.3333121.167Koordinatoj: 33° 20′ 0″ S, 121° 10′ 1″ O (mapo)

Areo102 261 km² (10 226 100 ha)

Biomoj de regionoMediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj

Esperancaj mali-eŭkaliptaroj (Okcidenta Aŭstralio)
Esperancaj mali-eŭkaliptaroj (Okcidenta Aŭstralio)
DEC
Esperancaj mali-eŭkaliptaroj
Esperancaj mali-eŭkaliptaroj
Lokigo de Okcidenta Aŭstralio en Aŭstralio
Map
Esperancaj mali-eŭkaliptaroj
vdr
Situo de la ekoregiono.
La esperancaj mali-eŭkaliptaroj, kun la agrikulturaj areoj flave, kaj la indiĝena vegetaĵaro verde. La IBRA-limoj estas montrataj ruĝe. La urboj, vojoj kaj fervojoj ankaŭ estas montrataj.
IBRA-egiono Esperance Plains ruĝe.
IBRA-regiono Mallee ruĝe.
Frenĉmans-Pinto en Nacia Parko Kabo-Le-Grand.

Situo kaj priskribo redakti

La ekoregiono konstituas areon je la suda marbordo de Okcidenta Aŭstralio, kie la superreganta vegetaĵaro konsistas el malgrandaj eŭkaliptaj arboj kaj arbedoj. Ĝi enhavas du IBRA-regionojn : Esperance Plains kaj Mallee.

Flaŭro redakti

Mali estas komuna nomo por priskribi tiuj eŭkaliptoj kiuj havas subterajn lignotuberojn ligatajn al la radikoj ekde kiuj novaj burĝonoj povas estigi ŝosojn post arbara incendio. Mali-arboj kaj asociataj arbustoj do estas adaptitaj al la malriĉaj grundoj, manko de pluvfalo kaj oftaj fajroj de tiu seka marbordo.

Faŭno redakti

La faŭno de la marbordo ampleksas la tre venenan Acanthophis antarcticus (serpentoj). La mamuloj inkludas la etan Tarsipes rostratus (marsupiuloj) kiuj nutrigas sin helpe de la nektaro de la anigozantoso (Anigozanthos), kaj la endanĝerigatan Dasyurus geoffroii. La birdoj inkludas la endanĝerigatan Psophodes nigrogularis, Pezoporus flaviventris, la elegantan maluron (Malurus elegans), la aŭstralian blankan ibison kaj la maloftan cindrogrizan anseron ĉe la marbordo.

Minacoj kaj konservado redakti

Multo de la areo estas uzata por agrikulturo kaj la vivejoj estas minacataj de senarbarigo kondukanta al fragmentiĝon, troan akvumadon, kaj la faŭno estas vundebla kaŭze de enmetitaj specioj kiaj vulpoj.

Bibliografio redakti

  • angle Thackway, R and I D Cresswell 1995 : An interim biogeographic regionalisation for Australia : a framework for setting priorities in the National Reserves System Cooperative Program, Version 4.0, Canberra, Australian Nature Conservation Agency, Reserve Systems Unit ISBN 0-642-21371-2

Vidu ankaŭ redakti


Aŭstralaziaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
AA1202 Esperancaj mali-eŭkaliptaroj   Aŭstralio
AA1204 Ĵarah-kari-arbaroj kaj arbustaroj   Aŭstralio
AA1206 Lofti-montaraj duonarbaroj   Aŭstralio
AA1210 Sudokcident-aŭstraliaj duonarbaroj   Aŭstralio

Eksteraj ligiloj redakti

 
Monto Le-Grand en Nacia Parko Kabo Le-Grand.

33° 20′ S 121° 10′ O / 33.333 °S, 121.167 °O / -33.333; 121.167 (mapo)