Sudokcident-aŭstraliaj duonarbaroj

Tersuprajxa ekoregiono en Auxstralio

La sudokcident-aŭstraliaj duonarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al la mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj de Okcidenta Aŭstralio. Ĝi situas en la "sudokcident-aŭstralia biodiverseco-riĉaĵejo" difinita de la organizaĵo Naturprotekto Internacie, kaj en la tutmondaj 200-regiono "sudokcident-aŭstraliaj arbaroj kaj arbustaroj".

La IBRA-regionoj, kun Ĵarah-Arbaro ruĝe.
Situo de la mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj en la mondo (verde).

La ekoregiono kongruas kun la t.n. Jarrah Forest aŭ Ĵarah-Arbaro, biogeografia regiono laŭ la sistemo de la Provizora Biogeografia Regiono-klasifiko por Aŭstralio [1][2]. La IBRA-regiono estas subdividata en du subregionojn por praktikaj kialoj de mastrumo kaj esploro : la Norda Ĵarah-Arbaro (JAF01) kaj la Suda Ĵarah-Arbaro (JAF02).

Priskribo redakti

La ekoregiono troviĝas sur la 300 metrojn alta Jilgarn-Kratono, landinterna altebenaĵo, kaj ampleksas arbarkovratajn valojn kiajn tiajn de la okcident-aŭstraliaj Murejo- kaj Helena-Valoj apud la urbego Perto kiam ili venas de Daling-Kresto kiu superas la okcidentan marbordon. Daling-Montaro kaj Jilgarn-Altebenaĵo difinas la eksterajn limojn de la sudokcident-aŭstraliaj duonarbaroj dum landinternaj limoj precipe dependas de la malpliiĝo de la pluvokvanto. Tiu ekoregiono estas parto de la zono de alta pluvofalo, dum la pluvofale transira zono troviĝas pli landinternen ekde tiu ekoregiono.

Je la okcidenta marbordo pli suden, la sudokcident-aŭstraliaj duonarbaroj ankaŭ kovras Kreston Leeuwin. Je la suda ekstremo de la altebenaĵo troviĝas Viĉe-Montaro (Whicher Range) kaj la pli malalta Blakvud-Altebenaĵo (Blackwood Plateau) pli landinternen. La orient-centra parto de la ekoregiono inkludas la pintojn de Steŭling-Montaro (Stirling Range), nuntempe protektata ene de Nacia Parko Steŭling.

La grundoj en la ekoregiono estas riĉaj, sed ofte salaj. La zono havas varman mediteranean klimaton, kun pli da jara precipitaĵo (1 300 mm) je la marbordaj krestoj ol landinterne aŭ nordoriente (700 mm) [3].

Flaŭro redakti

La superreganta ekosistemo estas duonarbaro kun la ĵarah-eŭkalipto (Eucalyptus marginata) kiel dominanta kanopea arbo. Same kiel tiu ĉi specio, la origina flaŭro de la arbaro ikludas aliajn mirtacojn kiajn marri (Corymbia calophylla), dum la pli humidaj valoj iufoje enhavas la grandfruktan eŭkalipton (Eucalyptus megacarpa) kaj Eucalyptus patens [4]. Marri estas ĝenerala kanopea specio; la ĵarah-arbaro estas komune nomata jarrah-marri forest [4]. Erikejo estas komuna subarbaraĵo de la ekoregiono en la nordo kaj la oriento [3].

Je la orienta (landinterna) flanko, la ĵaraha duonarbaro transiras al vandua duonarbaro, dominata de la kanopea specio vandu-eŭkalipto (Eucalyptus wandoo), kaj, sur krutaj deklivoj, Eucalyptus accedens [4]. Aliaj eŭkaliptoj en tiuj orientaj areoj inkludas Eucalyptus loxophleba. La altaĵaj areoj estas speciale flaŭre riĉaj, dum la landinternaj sekaj altebenaĵoj malpli.

La subregiono Norda Ĵarah-Arbaro inkludas vastajn arbareroj de malalta Banksia-duonarbaro kiu troviĝas en difinitaj sablejoj, kaj en granitaj malfermejoj kiuj subtenas erikejon [3].

La Suda Ĵarah-Arbaro subregiono enhavas vastajn areojn de malsekeja vegetaĵaro en la sudoriento, dominata de specioj kiaj Melaleuca rhaphiophylla, kaj Eucalyptus occidentalis [5].

Referencoj redakti

  1. angle Environment Australia . “Revision of the Interim Biogeographic Regionalisation for Australia (IBRA) and Development of Version 5.1 - Summary Report”. Alirita 2007-01-31.. 
  2. angle IBRA Version 6.1 data
  3. 3,0 3,1 3,2 angle . Jarrah Forest 1 (JF1 – Northern Jarrah Forest subregion). A Biodiversity Audit of Western Australia’s 53 Biogeographical Subregions in 2002. The Department of Conservation and Land Management (September 2001). Alirita 8 May 2012.
  4. 4,0 4,1 4,2 angle Biodiversity and Vegetation - Jarrah Forest. Australian Natural Resources Atlas - Natural Resource Topics. Australian Government (15 Jun 2009). Arkivita el la originalo je 2011-11-21. Alirita 8 May 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-11-21. Alirita 2014-09-01.
  5. angle ; Brett Beecham. Jarrah Forest 2 (JF2 – Southern Jarrah Forest subregion). A Biodiversity Audit of Western Australia’s 53 Biogeographical Subregions in 2002. The Department of Conservation and Land Management (January 2002). Arkivita el la originalo je 2008-07-30. Alirita 8 May 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-07-30. Alirita 2014-09-02.

Bibliografio redakti

  • angle Dell, B., J.J. Havel, and N. Malajczuk (editors) 1989 : The Jarrah forest : a complex mediterranean ecosystem, Kluwer Academic Publishers, Dordrecht, Boston. ISBN 90-6193-658-6
  • angle Thackway, R and I D Cresswell 1995 : An interim biogeographic regionalisation for Australia : a framework for setting priorities in the National Reserves System Cooperative Program Version 4.0, Australian Nature Conservation Agency, Reserve Systems Unit, Canberra. ISBN 0-642-21371-2

Vidu ankaŭ redakti


Aŭstralaziaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
AA1202 Esperancaj mali-eŭkaliptaroj   Aŭstralio
AA1204 Ĵarah-kari-arbaroj kaj arbustaroj   Aŭstralio
AA1206 Lofti-montaraj duonarbaroj   Aŭstralio
AA1210 Sudokcident-aŭstraliaj duonarbaroj   Aŭstralio

Eksteraj ligiloj redakti