Clausthal-Zellerfeld

komunumo en Malsupra Saksio, Germanio
(Alidirektita el Clausthal)

Clausthal-Zellerfeld estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Goslar de la federacia lando Malsupra Saksio en la okcidenta parto de la montaro Harz ĉirkaŭ 500 m super marnivelo. Fine de 2013 ĝi havis 15,769 loĝantojn. La urbo konsistas el la du centroj Clausthal kaj Zellerfeld kiuj estas la plej grandaj urbetoj en la komunumaro (Samtgemeinde) Oberharz kiuj enhavas entute proksimume 15.000 homoj. Al ĝi apartenas la vilaĝoj Buntenbock (sude), Wildemann (okcidente) kaj Schulenberg (nord-oriente).

Clausthal-Zellerfeld
Blazono
Clausthal-Zellerfeld (Germanio)
Clausthal-Zellerfeld (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Goslar
Komunumaro Samtgemeinde Oberharz
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 05323
Poŝtkodo 38678
Aŭtomobila kodo GS
Oficiala Municipokodo 03153018
Subdivido 3 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Peter Dietz
Partio de komunumestro Nepartia
Adreso de la administrejo An der Marktkirche 8
38678 Clausthal-Zellerfeld
Demografio
Loĝantaro 15286 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 51° 48′ N, 10° 20′ O (mapo)51.80510.335555555556Koordinatoj: 51° 48′ N, 10° 20′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 560 m
Areo 33,96 km²
Oficiala retejo https://www.clausthal-zellerfeld.de
vdr
Marktkirche (ĉefa preĝejo) en Clausthal.
St. Salvatorita Kirko en Zellerfeld.

Historie la urbo disvolviĝis en tiatempe malfacile atingebla montara regiono pro minaj agadoj (plumbo kun arĝento kaj iom da oro) kiuj estis ankaŭ la radikoj de la hodiaŭa teknika universitato (TU Clausthal) kun ĉirkaŭ 3.000 gestudentoj. La fama bakteriologo kaj Nobel-premiito Robert Koch (1843 - 1910) naskiĝis en Clausthal. La domo ankoraŭ same troviĝas en la urbo kiel la domo kie li vivis dum sia junaĝo.

Por turistoj allogaj estas la arbarriĉa ĉirkaŭaĵo, tre granda kolekto da mineraloj, muzeo de minado kaj granda ligna preĝejo (Marktkirche) en la centro de la urboparto Clausthal. Pro manko de neĝo en la lastaj jaroj vintra sporto ne plu estas grava turistomagneto.

Famuloj redakti

Ĝemelurboj redakti