Coinsins

komunumo de Svislando

Coinsins estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 394 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Coinsins
Blazono de Coinsins
Blazono de Coinsins
Blazono de Coinsins
Coinsins, Pentraĵo de Barthélmy Menn
Coinsins, Pentraĵo de Barthélmy Menn
Coinsins, Pentraĵo de Barthélmy Menn
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 25′ 26″ N 6° 14′ 17″ O / 46.42389 °N, 6.23806 °O / 46.42389; 6.23806 (mapo)Koordinatoj: 46° 25′ 26″ N 6° 14′ 17″ O / 46.42389 °N, 6.23806 °O / 46.42389; 6.23806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 394
Areo 2,91 km²
Alteco 472 m super marnivelo
Poŝtkodo 1267
Komunumkodo 5710
Mapo de Coinsins
Mapo de Coinsins
Situa mapo de Coinsins
vdr

Geografio redakti

La komunumo Coinsins situas sur teraso sude de la Ĵurasa Montaro norde de la valo de la rivero Promenthouse. En arbaro en nordo de la komunumo situas la lageto Baigne aux Chevaux kaj la marĉo Grand Marais. Coinsins situas proksimume 3 kilometrojn nordnordoriente de la distriktĉefurbo Nyon. La komunumo konsistas el la vilaĝo Coinsins, la setlejo La Tourbière, kaj diversaj izolitaj bienoj. En sudo de la komunumo ĉirkaŭ la kastelo etendiĝas vastaj vitejoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,91 km², de kiuj 12,2% estas kovritaj de arbaro, 72,1% servas por agrikulturo kaj 13,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Coinsins limas en nordo al Genolier, en oriento al Vich, en sudoriento al Prangins, en sudo al Duillier, kaj en okcidento al Givrins.

Trafiko redakti

Laŭlonge de la sudorienta komunumolimo de Coinsins pasas la kantona ĉefvojo n-ro 124 de Aubonne al Nyon. La vilaĝocentro mem situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra ĝi kondukas konekta vojo de Vich al Trélex. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1, kiu pasas en sudo tra la komunuma teritorio, situas proksimume 3 kilometrojn sudokcidente de la komunumo apud Nyon. Pere de la poŝtaŭtolinio de Nyon al Gimel la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Coinsins datiĝas el la jaro 1212 kiel Quinsins. Sur la teritorio de la komunumo estis trovitaj fajrejoj el la bronzepoko, vialo kaj vitraĵoj el la romia epoko kaj tomboj el la frua mezepoko. Dum mezepoko Coinsins apartenis al la nobela familio de Coinsins, kiu havis feŭdan rilaton de la Kunsenjoroj de Aubonne. La bieno Momorey ek de 1219 apartenis al la kartezia Monaĥjeo Oujon. La komunumo apartenis sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la Voktejo Nyon kaj ek de tiam al la samnoma distrikto.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti