Pikuja grundokolombo

(Alidirektita el Columbina picui)

La Pikuja grundokolombo (Columbina picui) estas specio de birdoj de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Ĝi vivas en la tropika Nova Mondo, partikulare en Sudameriko. Ili troveblas en Argentino, Bolivio, Brazilo, Ĉilio, Kolombio, Paragvajo, Peruo, kaj Urugvajo. Ties natura habitatoj estas subtropikaj kaj tropikaj sekaj arbustaroj, subtropikaj kaj tropikaj malsekaj arbustaroj, subtropikaj kaj tropikaj alt-altitudaj arbustaroj kaj tre degraditaj iamaj arbaroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pikuja grundokolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columbina
Specio: Pikuja grundokolombo C. picui
(Temminck, 1813)
Columbina picui
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
En Provinco Mendoza, Argentino.

Temas pri tre unukolora bruna kolombo, kun nigra beko kaj hela ĉirkaŭokulo. La Pikuja grundokolombo estas 18 cm longa kaj pezas 42 ĝis 59 g. La frunto kaj gorĝo de la nomiga plenkreska masklo estas blankecaj kun mallarĝa nigra strio antaŭ la okulo. Ĝiaj krono kaj nuko estas grizaj kiuj iĝas brungrizaj sur la ŝultroj, dorso, pugo kaj centraj vostoplumoj. La faldita flugilo prezentiĝas rozecsablokolora kun du blankaj strioj borditaj per nigra. La kolo kaj brusto estas rozecgrizaj kaj la ventro blanka. La plenkreska ino estas pli senkolora kun malpli rozkoloro. Tiuj diferencoj estas malfortaj al la homa okulo, sed ekzistas signifaj diferencoj en transviola reflektado, al kiu birdoj estas kreditaj sentemaj. La junulo estas pli senkolora kaj bruna ol la plenkreskuloj. La supraj partoj kaj flugilo de C. p. strepitans estas pli grizaj ol tiu de la nomiga, kun malpli rozkoloro.