Concordia (Argentino)
San Antonio de Padua de la Concordia, kutime mallonge Concordia estas urbego, grava universitata urbo, limpasejo kaj diocezo en nordorienta Argentino en provinco Entre Ríos, kie estas la ĉefurbo de samnoma departemento. La grandurbo estas konata kiel la nacia ĉefurbo de citronoj kaj oranĝoj.
Concordia | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | E3200 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 149 450 (2010) [+] | ||
Loĝdenso | 45 858 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 31° 24′ S, 58° 1′ U (mapo)-31.392222222222-58.016944444444Koordinatoj: 31° 24′ S, 58° 1′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 21 m [+] | ||
Areo | 3,259 km² (32 5.9 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-03:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- Koordinatoj: 31° 24′ S 58° 01′ U / 31.400 °S, 58.017 °U (mapo)Koordinatoj: 31° 24′ S 58° 01′ U / 31.400 °S, 58.017 °U (mapo)
- Areo: 43 km²
- Loĝantaro: 149 150 en 2010
- Supermara alteco: 31 m
- Horzono: UTC-3h
- Poŝtkodo: E 3200
- Telefonkodo: 0345
GeografioRedakti
Concordia situas sur ebenaĵo laŭ dekstre bordo de Urugvajo (rivero). Kontraŭe etendiĝas Salto (urbo) jam en Urugvajo. Paraná (Argentino) troviĝas 240, Rosario 302, Bonaero 360, La Plata 393, Kordobo (Argentino) 584, Mar del Plata 735, Saltaurbo 1032, Neuquén 1238 km.
HistorioRedakti
Hispanoj unue mezuris la areon en 1749. Concordia mem unue estis fondita en 1783, sed ĝi havis tiam alian loknomon. Laŭ alia dateno Concordia fondiĝis en 1832 kiel komerca centro. Multe de svislandanoj alvenis en 1859, germanoj el regiono de Volgo en 1878. En 1882 la urbeto havis 10.000 loĝantojn kaj tiutempe la trajno alvenis el Urigvajo. Sismo okazis en 1948. En 1983 proksime komuna akvoenergia centralo kun Urugvajo ekfunkciis.
KlimatoRedakti
En Concordia la averaĝa temperaturo varias inter 13-24 °C, sed en januaro tio estas averaĝe 32 °C, en julio 7 °C. Jare pluvas po 1308 mm. En ĉiuj monatoj pluvas.
TrafikoRedakti
Inter urboj Concordia kaj Salta estas voja kaj fervoja ligiloj. Apud Concordia flughaveno kaj rivera haveno funkcias. Bonaero estas atingebla per vojo, fervojo, kaj akvovojo.
VidindaĵojRedakti
- katedralo
- diversaj historiaj konstruaĵoj
FontojRedakti
- angla Vikipedio helpe de WikiTrans
- oficiala hompaĝo
- [1] angle
- mapo, distancoj